Orlovat, serbe Орловат, germane Orlowat, hungare Orlód estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Orlovat troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Ortodoksa preĝejo de Orlovat

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Orlovat situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Timiş (kun ponto al Tomaŝevac).

Historio redakti

En 1471 la komunumo estis kampurbo, sed post kelkaj jardekoj sekvis la turka regado kaj la loĝantaro malpliiĝis, sekve ĝi iĝis vilaĝo. Inter 1773-1872 ĝi apartenis al limgarda zono rekte apartenanta al Habsburga Imperio. En 1848 la hungara armeo venkis la unuigitan aŭstran-serban armeon. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Orlovat 1789 homoj, (1709 serboj (96 %), 17 jugoslavianoj, 15 ciganoj, 12 hungaroj, 8 slovakoj, 4 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti