Tomaŝevac, serbe Томашевац, slave Tomaševac, hungare Tamáslaka [tamAŝlaka] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. La historia hungara loknomo estis Tomasovac.

Tomaŝevac troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Ortodoksa preĝejo de Tomaŝevac

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tomaŝevac situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Timiş (kun ponto al Lukicjevo).

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Antalfalva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Tomaŝevac 1765 homoj, (1626 serboj (92 %), 58 ciganoj, 23 hungaroj 11 rumanoj, 8 jugoslavianoj, 3 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti