Pálma Unger
Pálma Unger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Unger Pálma estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Sándor N. Szabó.
Pálma Unger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor N. Szabó |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Pálma Unger[1][2] naskiĝis la 5-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPálma Unger devenis el aktora familio, ŝia vojo rekte kondukis al scenejo. Ŝi komencis sian aktoran karieron en migra teatro en 1965, kie ŝi estis komence dancisto. Inter 1967-1972 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), inter 1972-1974 al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al Nacia Teatro (Pécs). En Pécs ŝi establis ankaŭ infanan teatreton. Ŝi ricevis plurajn premiojn kaj havis la titolon "eterna membro de Teatro Pécs". Ŝi edziniĝis kaj en 2011 ŝi vidviniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrud
- La Ventego - Iris
- Makbeto - filo de Macduff
- Molière:
- La Senpreparo de Versajlo - trupano
- Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno - Mari
- La friponaĵoj de Skapeno - Jácint; filino de Geronte; amatino de Octave
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - ciganino
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Anton Ĉeĥov:
- Platonov - Zinaida Saviŝna
- Onklo Vanja: - Marina; vartistino
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - saka junulino
- Alan Jay Lerner – Frederick Loewe: My Fair Lady - Mrs. Higgins
- : Jó estét nyár, jó estét szerelem!... Hűvösné
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - duonpatrino
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Stázi
Endre Fejes – Gábor Presser – Dusán Sztevanovity: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - S-ino Hűvös
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Kisváros (televizia serio, 1996-2001) - estrino
- A Föld szeretője (2011) - inspektorino
Ŝia libro
redakti- A mondókától a drámáig (teatra lernolibro, kunaŭtoro, 1996)