Péter Esztó [estO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esztó Péter estis hungara inĝeniero, profesoro.

Péter Esztó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1885 (1885-03-08)
en Kisoroszi
Morto 21-an de aprilo 1965 (1965-04-21) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Familio
Infanoj Zoltán EsztóMiklós Esztó
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Péter Esztó [1] naskiĝis la 8-an de marto 1885 en Hungara reĝlando en Seultour (nuntempa vilaĝparto de Banatsko Veliko Selo en Serbio). Li mortis la 21-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Esztó akiris diplomon en altlernejo en Selmecbánya en 1912. Li havis postenon jam en karbominejo jam en 1908. En 1925 li ekinstruis en altlernejo de Sopron, kie li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1932, post 2 jaroj publika profesoro en 1941 publika ordinara profesoro. En 1952 li doktoriĝis, en la sama jaro li ricevis premion Kossuth. En 1959 li pensiuliĝis. Li ĉiam okupiĝis pri minadaj temoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A behajlás és nyúlás okozta hosszváltozás bázismérésre szolgáló drótoknál és szalagoknál (1934)
  • Über die Neigungskorrektion der Jäderin-Drähte (1935)
  • Bányaműveléstani Enciklopedia (1950)
  • Principles of Rock movement (1952)
  • Bányaszellőztetés (1953)

Fontoj redakti