Péter Fónagy [fOnadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónagy Péter, laŭ anglalingva literosistemo Peter Fonagy estas hungardevena-brita psikologo, psikoanalizisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio, (membro de Brita Akademio ?).

Péter Fónagy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1952 (1952-08-14) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • psikoanalizisto
vdr
Libro de Péter Fónagy (1999)

Péter Fónagy [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Supozeble la familio Fónagy migris al Britio post falo de la Hungara revolucio de 1956. Peter studis medicinan psikologion en Universitato-Kolegio de Londono (1971-1974 B.Sc). Li samloke akiris sciencan gradon Ph.D en 1980. Baldaŭ li estis nomumita katedrestro. Inter 1989-1995 li laboris en Anna Freud Centre. Li publikigis multajn artikolojn kaj verkis aŭ redaktis 16 librojn. Li ricevis premiojn inter 1972-2008.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Attachment, the development of the self, and its pathology in personality disorders (1996)
  • Attachment Theory and Psychoanalysis (2001)
  • The mentalisation-based approach to self pathology (2006)

Fontoj redakti