Péter Kovács (pentristo)
Péter Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Péter estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia pseŭdonimo estis Pet'R.
Péter Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kovács Péter |
Naskiĝo | 15-an de junio 1943 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de julio 2019 (76-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1964–1970) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo |
Péter Kovács [1] naskiĝis la 15-an de junio 1943 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 2019.
Biografio
redaktiPéter Kovács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1968, pentristan diplomon samloke post 2 jaroj. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi kaj Jenő Barcsay. Ekde 1970 li debutis en ekspozicio. Inter 1971 kaj 1974 li havis stipendion. Li ilustris ĉ. 30 librojn. Ekde la 1990-aj jaroj li kreas ankaŭ grafikaĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue aliajn 2 signifajn premiojn. Ekde 2012 li estis ordinara membro de Hungara Belarta Akademio.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1971, 1976, 1982, 1989, 1997, 2002, 2008, 2017)
- Szombathely (1975, 2001)
- Bazelo (1982)
- Munkeno (1991)
- Sofio (2001)
- Győr (2009)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1972, 1996, 2000, 2008)
- Szeged (1973, 1983)
- Arthalo Budapeŝto (1975, 1984, 1988, 2001, 2006)
- Vieno (1977)
- Stokholmo (1983)
- Hamburgo (1990, 1994)
- Los Angeles (1991)
- Novjorko (1998, 2002)
- Bruselo (2008)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Panasz
- Helyzet
- Kettős
- Kuporgó
- Gondolkodó
- Arcvesztő
- Madaras fal (escepte sekpentraĵo en Tamási)
Elektitaj ilustraĵoj
redakti- Tótágas (poemoj por infanoj, 1976)
- A baba első lexikonja (fabellibro, 1977–1980)
- Ferenc Molnár: Filoj de la Paŭlo-stratoj (47-a eldono, 2009)
Fontoj
redakti- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj