Péter Vas-Zoltán
Péter Vas-Zoltán [vaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vas-Zoltán Péter, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Péter Vas-Zoltán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1919 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de novembro 1992 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Péter Vas-Zoltán[1][2] naskiĝis la 9-an de junio 1919 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de novembro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Vas-Zoltán maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1937, poste li laboris en banko kaj eksterkomerca firmao, dum li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1941, ekonomian diplomon post 2 jaroj en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, pli poste li estis trudlaboristo. Inter 1946–1958 li havis postenojn en pluraj ministerioj, dum en 1947 li akiris diplomon en altlernejo pri ekstera komerco, en 1953 pedagogian diplomon en instituto Lenin. Inter 1958–1964 li estis postenulo en Hungara Scienca Akademio, inter 1966–1980 li esploris en Ekonomia Universitato Károly Marx, tamen li estis docento ekde 1974. Intertempe li kandidatiĝis en 1966 antaŭ la Scienca Akademio. Li estis la unua en Hungario, kiu ekzamenis la cerbofuĝon. Lia edzino naskis 2 filojn en 1951 kaj 1953. Li ricevis premiojn inter 1958-1977.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A szocialista országok együttműködése a tudományos kutatások és a tudományszervezés terén. (1963)
- A nemzetközi tudományos szervezetek működése, gazdasági hatékonysága a Magyar Népköztársaság szempontjából. (disertaĵo, 1965)
- United Nations Technical Assistance. (monografio, 1972)
- Guide to Research and Scolarship in Hungary. (kunredaktoro, 1988; 2-a eldono: 1989)
- A fejlődő országok tudomány- és műszaki politikája. (redaktoro, 1991)