Pacifika fajra rondo

(Alidirektita el Pacifika fajro-ringo)

La fajra rondo (aŭ Pacifika fajra rondo) estas vico da vulkanoj kiu laŭiras la pli grandan parton de la bordoj de Pacifika Oceano sur ĉirkaŭ 40 000 kilometroj.

La fajra rondo (ruĝe) kaj la ĉefaj submara fosegoj (bluaj strioj)

Tiu vico da vulkanoj koincidas kun faŭltoj inter tektonaj platoj kaj plej profundaj submaraj fosegoj.

Estas en la fajra rondo 452 vulkanoj, t.e. 75 % el la elmergitaj vulkanoj el la mondo. Tiun multenombrecon kialigas la subdukcio de la oceanaj platoj, (ĉefe la platoj Nazca, Kokosa, Juan de Fuca kaj Pacifika) sub malpli densajn platojn (Sudamerikan, Karibian, Nordamerikan, Oĥockan, Filipinan kaj Aŭstralian platon).

La movoj de la tektonaj platoj generas ankaŭ multenombrajn tertremojn; 90 % el la tertremoj (kaj 80 % el la plej grandaj tertremoj) okazas en la fajra rondo.

La subdukcia vulkanismo pli ofte generas grizajn vulkanojn, ili estas arigitaj laŭ kontinentaj aŭ insulaj vulkanaj arkoj.

Landoj koncernataj de la fajra rondo redakti

La lando entenas ĉirkaŭ dumil vulkanojn el kiuj 47 aktivajn. Plej aktiva estas vulkano Llaima.
Vidu "Vulkanoj de Sud-Ameriko".
Vulkano Popocatépetl, en la Sierra Nevada estas la dua plej alta monto de Meksikio.
Vidu "Vulkanoj de Meksikio kaj Mez-Ameriko".
En la vulkana arko de la Akvofaloj, la Monto Saint Helens generis unu el plej forta vulkaneksplodo de la 20-a jarcento, la 18-a de majo 1980. Brita Kolumbio kaj Jukonio ankaŭ estas vulkana region, kvankam neniu el ties vulkanoj estas nun aktivaj.
Vidu "Vulkanoj de Kanado kaj okcidento de Usono" kaj "Vulkanoj de Alasko".
Duoninsulo Kamĉatko entenas arkon da 160 vulkanoj, el kiuj 29 aktivaj. Vulkano Kliuĉevskaia estas ties kulmino.
Vidu "Vulkanoj de Kamĉatko kaj norda Azio".
Tiu lando entenas 10 % el la aktivaj vulkanoj de la mondo, kaj 1500 tertremoj tie okazas ĉiu jaro. plej alta (kaj plej mond-fama) vulkano estas Fuĵi-Monto.
Vidu "Vulkanoj de Japanio, Tajvano kaj Marianoj".
Vulkano Pinatubo estigis unu el plej forta vulkana erupcio el la 20-a jarcento, la 15-a de junio 1991. Monto Majono estas la plej aktiva vulkano el Filipinoj. Menciendaj estas vulkanoj Taal kaj Kanlaon.
Vidu "Vulkanoj de Filipinoj kaj sudorienta Azio".
En la Sunda Markolo, la eksplodo de Krakatoa la 27-a de aŭgusto 1883 estas rigardita kiel plej perforta vulkaneksplodo en la homa historio. Pli aktivaj vulkanoj en Javo estas vulkanoj Kelud kaj Merapio.
Vidu "Vulkanoj de Indonezio".
Plej granda nov-zelanda vulkano estas Monto Ruapehu en la vulkana areo de Taŭpo.
Vidu "Vulkanoj de Havajo kaj Pacifiko".
Monto Erebus estas la plej suda vulkano el la mondo. Pli norde estas Brown Peak kaj Elreviĝa insulo.
Vidu: "Vulkanoj de Antarkto".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti