Palmdale

Palmdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso.

Palmdale
Palmdale and Mountains.jpg

Flago

Flago
Administrado
Retpaĝaro www.cityofpalmdale.org [+]
Demografio
Loĝantaro 152 750  (2010) [+]
Loĝdenso 555 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 35′ N, 118° 6′ U (mapo)34.581111111111-118.10055555556Koordinatoj: 34° 35′ N, 118° 6′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 275,086689 km² (2 750 8.6 689 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de Palmdale
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Palmdale, California [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de Palmdale en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Fora panoramo de Palmdale

Palmdale situas sur montaro en valo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

HistorioRedakti

Palmdale fondiĝis en 1886 kiel vilaĝo Palmental. La unuaj loĝantoj estis precipe germanoj kaj svislandanoj, tial Palmental signifas germane "palmo-valo". La setlejo malevoluis pro la dezerta klimato. La restantaj familioj trovis pli konvenan lokon pli proksiman al la fervojo kun haltejo, kiun ili nomis jam Palmdale. En 1913 la loko ricevis akvon por kulturi pomojn kaj pirojn. En 1924 oni faris akvorezervujon por la agrikulturo kaj ankaŭ por la urbeto. En 1933 oni fondis en la ĉirkaŭaĵo aerbazon, kiu kunportis evolueblecon por la urbeto. En 1962 Palmdale oficiale iĝis jam urbo, baldaŭe ĝi iĝis dormourbo de Los Anĝeleso.

TrafikoRedakti

Palmdale havas malgrandan regionan flughavenon. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.

KlimatoRedakti

En Palmdale la temperaturo averaĝe varias inter 9-26 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -14 °C. Jare pluvas po 190 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter majo-oktobro praktike neniam pluvas.

 
Transporta centro en Palmdale

VidindaĵojRedakti

  • muzeo pri diversaj aviadiloj

ĜemelurboRedakti

FontojRedakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio