Pangasinano

(Alidirektita el Pangasinan)

Pangasinano (filipine Pangasinan, plenforme pangasine Luyag na Pangasinan) estas provinco de Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordokcidenta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Sudĉina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 1 de Filipinoj — la regiono Iloko, kiu sume kovras la nord-okcidenton de la insulo Luzono.

Pangasinano
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoSudĉina Maro

- koordinatoj16° N, 120° O (mapo)15.916666666667120.33333333333Koordinatoj: 16° N, 120° O (mapo)
Areo5 451,01 km² (545 101 ha) [+]
Loĝantaro3 163 190 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroAmado Espino III
(ekde 30-a de junio 2016)

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo2400–2447 [+]
KodoPH-PAN

Pangasinano (Filipinoj)
Pangasinano (Filipinoj)
DEC
Pangasinano
Pangasinano

Map
Pangasinano

Vikimedia Komunejo:  Pangasinan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Pangasi-
nano —
situo de la provinco
(brune ĉe la okcidenta marbordo)

Administra centro de la provinco estas la urbego Lingayen; Dagupan, Urdaneta, Malasiqui kaj San Carlos estas gravaj urboj. Laŭ la censo de la jaro 2015 sur la provinca teritorio vivis 2 956 726 homoj. Ĝi kovras areon de 5 451 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 485 loĝantoj por kvadrata kilometro.