Papago de Meyer (Poicephalus meyeri), iam nomata simple bruna papago,[2] estas specio de papagoj el genro de longflugilaj papagoj kiu nature loĝas en Afriko. Ĝi havas plejparte nigran plumaron kiu turkizkolora ventro, blua bazo de vosto, kaj brile flavaj makuloj sur frunto kaj flugilaj artikoj. Laŭ formo kaj loko de flavaj kaj bluaj partoj de plumaro oni agnoskas 6 subspeciojn de P. meyeri.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papago de Meyer
Paro de subspecio P. m. transvaalensis en Zimbabvo
Paro de subspecio P. m. transvaalensis en Zimbabvo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Genro: Poicephalus
Specio: P. meyeri
Cretzschmar, 1827
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Vivareoj de subspecioj de papago de Meyer
Vivareoj de subspecioj de papago de Meyer
Vivareoj de subspecioj de papago de Meyer
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Germana kuracisto kaj ornitologo Philipp Jakob Cretzschmar priskribis la specion en jaro 1827 kaj nomis lin omaĝe al alia konata germana ornitologo Bernhard Meyer.[4]

Nuntempe oni agnoskas ses subspeciojn iom malsamajn je aspekto kaj kun sufiĉe disaj arealoj:

Subspecioj P. m. damarensis kaj P. m. reichenowi ne havas flavajn makulojn sur frunto kaj ie ajn sur la kapo; ankaŭ P. m. transvaalensis havas malmulte aŭ neniu flava koloro sur kapo. La koloroj de ventro kaj bazo de vosto ankaŭ varias de specio al specio de grizece-turkizkolora ĝis profunde blua.

Distribuo kaj habitato redakti

Natura habitato de papago de Meyer estas ebenoj de Subsahara Afriko kie ili troveblas en kelkaj tipoj de arbaroj kaj arbustaroj: mjombaroj, arbaraj savanoj, herbejaj arbaroj, arbaroj ĉe riveroj aŭ agrokultura lando ktp. Relative densaj populacioj de papagoj de Meyer troveblas en Okavanga Delto en Botsvano. Ili ankaŭ troveblas en suda kaj centra Afriko (Ĉado, Sudano, Sudsudano, Etiopio, Respubliko Kongo, Angolo, Tanzanio, Zambio, Zimbabvo, Mozambiko kaj Namibio).

Konduto redakti

Dieto kaj furaĝado redakti

En naturo dieto de papago de Meyer konsistas plejparte je diversspecaj fruktoj, semoj, nuksoj kaj beroj. Aparte preferatas semoj de guŝaj arboj, en iuj areoj ĝuste ili formas plejparton de la birda dieto. Plej kutime papagoj de Meyer veturas sole aŭ en paroj aŭ malgrandaj familiaj grupoj, sed ili povas formi grandajn portempajn birdarojn en areoj kun abunda nutraĵo. Dum malsekaj ili migras al novaj regionoj serĉante por nutraĵoj.

Reproduktiĝo redakti

Papagoj de Meyer nestas en arbotruoj. Ovaro kutime konsistas je tri aŭ kvar blankaj ovoj. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 28 tagoj, kaj la idoj pretas forlasi la neston post pluaj 60 tagoj post eloviĝo.[5]

Konserva statuso redakti

Papagoj de Meyer ankoraŭ estas relative kutimaj en naturo, kvankam en multaj lokoj iliaj populacioj malkreskis pro senarbarigo. Oni konsideris ilin neendanĝeritaj ĉar ilia granda kvanto kaj enorma, pli ol 6,000,000 km2, vivareo de sovaĝaj landoj kie riskoj de troĉasado kaj trokaptado estas limigitaj, igas ilian formorton en antaŭvidebla estonto malprobabla. Komerco je papagoj de Meyer breditaj kaj krekigitaj en kapteco estas laŭleĝa. CITES listas la specion en Aldonaĵo II, kiu permesas "limigitan" komercon je sovaĝkaptitaj birdoj.

En birdobredada kulturo papagoj de Meyer estas sufiĉe popularaj. Ili iĝas bonaj dombirdoj, ĉar ili estas ĥarizmaj kaj inteligentaj kaj samtempe malgrandaj kaj relative kvietaj.


Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2016). “Poicephalus meyeri”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685304A93066983. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685304A93066983.en. Alirita 12 November 2021.. 
  2. Zimmerman, Dale A.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. London: Christopher Helm.
  3. Forshaw, Joseph M. and William T. Cooper. 1989. Parrots of the World. Third (Revised) Edition. Landsdowne Editions, Melbourne.
  4. Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm.
  5. Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 223. ISBN 1-84309-164-X.