Pastro-Reĝo (skulptaĵo)

ŝtona skulptaĵo trovita en Mohenĝo-daro, Pakistano

La Pastro-Reĝo, en Pakistano ofte Reĝo-Pastro,[1] estas malgranda vira figuro skulptita el steatito eltrovita dum la elfosado de la ruinigita bronzepoka urbo Mohenĝo-daro en Sindo, Pakistano, dum 1925–26.[2] Ĝi datiĝis al ĉ. 2 000–1 900 a.n.e., do dum la malfrua periodo de Mohenĝo-daro, kaj estas «la plej fama ŝtona skulptaĵo» de la Indus-vala civilizacio (mallonge, IVC).[3] Ĝin enhavas nun la kolekto de la Nacia Muzeo de Pakistano (en Karaĉio), kiel artefakto numere NMP 50-852. En ĉi tiu eminenta artefakto, «la skulptisto kombinis natur-similajn detalojn kun stiligitaj formoj por krei potencan bildon, kiu aperas multe pli granda ol ĝi efektive estas» kaj krom eble nur la Paŝupata fermilo, «nenion oni trovis, kiu pli bone simboligas la Induso-civilizacion»[4][5]

Pastro-Reĝo
urdue حاکم اعلی, Hakim Āla
Reĝo-Pastro, angle King Priest
La skulptajo en la Nacia Muzeo de Karaĉio.
La skulptajo en la Nacia Muzeo de Karaĉio.
La skulptajo en la Nacia Muzeo de Karaĉio.
antikva artoskulptaĵoartefakto [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo
DistriktoKaraĉio
MunicipoKaraĉio
Nuna lokoNacia Muzeo de Karaĉio, Pakistano
- koordinatoj24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo)24.8526167.01791Koordinatoj: 24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo)

Larĝo11 cm (4,3 coloj) km
Alteco17,5 cm (6,9 coloj) m

Materialobakita steatito

Kreadoĉ. 2 000–1 900 a.n.e.,

Publikoalirebla por la publiko

Devena lokoMohenĝo-daro

Pastro-Reĝo (Sindo)
Pastro-Reĝo (Sindo)
DEC
Pastro-Reĝo
Pastro-Reĝo
Lokigo de Sindo en Pakistano
Nuna situo en provinco Sindo de Pakistano.

Pastro-Reĝo (Pakistano)
Pastro-Reĝo (Pakistano)
DEC
Pastro-Reĝo
Pastro-Reĝo
Nuna situo en Pakistano.

Map
Pastro-Reĝo
Vikimedia Komunejo:  Priest-King of Mohenjo-daro [+]
vdr

La skulptaĵo portretas viron kun enorda barbo kun bendeto ĉirkaŭ sia kapo, kiu eble estis parto de pli kompleksa hararanĝo aŭ harstilo; lia haro estas kombita malantaŭen. Li portas brakbendon kaj mantelon kun etaj formoj de trifolioj, kaj motivoj kun ununuraj kaj duoblaj cirkloj, kiu enhavas spurojn de ruĝa materialo. Verŝajne, la okuloj iam estis inkrustitaj.[6] La skulptaĵo estas nekompleta, rompita ĉe la fundo kaj eble nefinita. Origine, ĝi supozeble estis pli granda, kaj verŝajne estis plena homfiguro sidita, aŭ sur genuoj.[7] En sia nuntempa aspekto, ĝi estas 17,5 cm (6,9 colojn) alta.[8]

La nomo «Pastro-Reĝo», kvankam nun disvastigita, estas vere tre konjekta kaj «sen fundamento».[9] Ernest J. H. Mackay, la arĥeologo kiu respondecis pri la elfosadoj kiam oni trovis la artefakton, hipotezis, ke ĝi povu reprezenti «pastron». S-ro John Marshall, kapo de la antaŭdispartiga Arĥeologia servo de Barato (ASB) rigardis ĝin tiam kiel ebla «reĝo-pastro»; tamen ŝajnas, ke estis lia posteulo, S-ro Mortimer Wheeler, kiu unue uzis la terminon «Pastro-Reĝon».[10] Alia teorio pri tiu ĉi kaj kelkaj aliaj IVC-aj vir-figuraj skulptaĵoj hipotezas, ke ili «estas memorigaj artefaktoj pri klanaj gvidintoj aŭ praulaj figuroj».[4]

Kopio estas normale montrita ĉe la Nacia Muzeo de Pakistano, dum la vera, origina skulptaĵo estas sekurigita en alia sekreta loko. S-ro Bukhari, la direktoro de la muzeo, klarigis en 2015, ke «Ĝi estas nacia simbolo. Ni ne povas riski kun ĝi».[11] La urdua titolo uzita en la muzeo — kune kun la angla King-Priest — estas حاکم اعلی (IAST: hakim āla), tre konata esprimo en la urdua/persa/araba, kiu signifas «suverenon» aŭ «episkopon», t.e., kiu rajtas sidi en eminenta seĝo dum ceremoniaj okazoj.

Priskribo redakti

 
La figuro montrata en la nacia muzeo de Pakistano, en 2013.

La statueto estas ĉizita el mola mineralo de steatito kaj — malgraŭ ŝajnas nefinita — ĝi estis varmigita aŭ bakita je pli ol 1000 °C por malmoligi ĝin. La longa fendeto kuranta malsupren de la dekstra flanko de la vizaĝo, kiu jam ekzistis je la tempo de la elfosado, eble estis kaŭzita de tiu ĉi varmigo aŭ eble de alia sekva ŝoko.

La statuo estas rompita laŭ neregulara maniero ĉe la fundo, ĉar la dekoraciita robo pli longas malsupren ĉe la malantaŭa ol ĉe la fronto. La nazo estas ankaŭ difektita ĉe la pinto, sed multaj aliaj areoj estas en bona kondiĉo. Oni komparis la statuon al aliaj IVC-aj pli kompletaj viraj, kiu staras en sidita pozicio, kun foje unu levita genuo kaj la alia kruro tenita sub la korpo. Eble, ankaŭ la Pastro-Reĝo origine havis ĉi tiun formon.[12] Kelkaj arĥeologoj, inkluzive de Jonathan Mark Kenoyer kredis, ke tio ĉi kaj aliaj statuoj estis «rompitaj kaj malbeligitaj» intence, kiam la portretitaj viroj perdis sian prestiĝon.[13]

La okuloj estas grandaj sed mallarĝaj, kaj ŝajnas duon-fermitaj; ekzistis verŝajne inkrustitaj pecoj el konko aŭ ŝtono por reprezenti la pupilojn.[14] La oreloj sekvas tre simplajn liniojn, same kiel sur kelkaj aliaj ŝtonaj kapoj el la sama ejo. La malantaŭo de la supro de la kapo estas ebena, verŝajne por ke io nun perdita povus esti alligita; diversaj teorioj ekzistas pri la ĉeesto de "harbulko" aŭ de pli komplika harvestaĵo, eble el aliaj materialoj kaj portitaj nur fojfoje. Du truoj sub la oreloj eble servis por konekti tiujn, aŭ eble kolĉenon. Mackay sugestis, ke la ebena surfaco estis ĉar la kapo estis difektita, sed malabundaj sekvaj verkistoj konsentis kun li. Alia ebleco estas, ke la statuo estis dezjanita por stari en niĉo kun dekliva supro.[15]

La statuo surportas togo-similan robon kiu kovras nur unu ŝultron. La internoj de la levitaj trifolioj kaj de aliaj formoj estis originale plenigitaj per ruĝa materialo, verŝajne kelka tipo de pasto. La internoj de la formoj estis ne-ellaboritaj, por helpi la aliĝo de la pasto. La spaco ĉirkaŭ la formoj montras spurojn, jam je la tempo de la elfosaĵo, pri materialo kiu tiam estis "nigra" sed origine povis doni verdan aŭ bluan fonon al la reliefaj formoj.[16]

Marshall asertis, ke la IVC havis fortajn ligojn kun Mezopotamio, kaj liaj preparaj raportoj, ĝis 1926, uzis la terminon «Indo-Sumerian Civilization» (hinda-sumeran civilizacion). Li poste komprenis, ke la termino estu erara, kaj ekuzis la nomon «Indus Civilization» (Indusa civilizacio).[17] Oni multe debatis pri la ebla interrilato inter la Pastro-Reĝo kaj similaj Mezopotamiaj artefaktoj. La arta historiisto Benjamin Rowland konkludis, ke «La plastika koncepto pri la kapo laŭ malmolaj, masko-similaj surfacoj kaj certaj aliaj teĥnikaj detaloj estas sufiĉe similaj, sed tamen ne sufiĉe proksimaj por pruvi veran interrilaton».[18]

Laŭ Gregory Possehl, la trajto de la vizaĝa hararo kiu precipe sugestas, ke la artefakto ne estis plene finita. Dum la ĉefa barbo estas zorgeme farita per paralelaj linioj, la supra lipo estas ankaŭ levita super la nivelon de la ĉirkaŭa karno, sed oni neniujn liniojn aldomis por montri liphararon; la vizaĝo tie estas simple glata. Sur la vangoj, la linioj por la barbo iĝas pli malvideblaj: en finita skulptaĵoj tiuj linioj estus verŝajne simple glatigitaj for.[10]

Kiel subteno por la interpreto, laŭ kiu la figuro portretas religian personon, oni povas mencii la reprezentadon de la okuloj mirantaj la pinton de la nazo — kiu estas praktiko en jogo — kaj ankaŭ la simileco de la robo portita super unu ŝultro al pli malfruaj vestoj, inkluzive de la budhisma saṃghāti.[18] La fokuson sur la pinto de la nazo unue rimarkis unu el baratanaj helpantoj de Marshall, kaj Marshall rekonis la saman trajton en la Paŝupata fermilo.[19]

Elfosado kaj lastatempa historio redakti

La skulptaĵon trovis je profundo de 1,37 metroj la arĥeologo Kashinath Narayan Dikshit (kiu poste iĝis ĉefo de la ASB) en la areo nome «D-K B» de la urbo; li donis al la artefakto la kodon «DK-1909». La preciza ejo de la eltrovo estis «malgranda ĉirkaŭbarita ejo kun kelkaj strangaj paralelaj muroj», eble la hipokaŭsto por ḥammāmsaŭno. La skulptaĵo estis trovita en malgranda pasejo inter du el ĉi tiuj muroj, sed tio ĉi ŝajnas neverŝajna kiel ties normala pozicio, kaj oni opiniis, ke la artefakto falis aŭ rolis en ĉi tiu loko kiam la urbo disfalis.[8]

La eltrovaĵoj de Mohenĝo-daro estis komence senditaj al la muzeo de Lahoro, sed poste translokiĝis al Nov-Delhio, la nova ĉefurbo de brita Hindio kaj la ĉefsidejo de la ASB, kun ideo de montri ĝin en la tiam-planita «Centra imperia muzeo». Poste, kun la dispartigo de Hindio en 1947, tio projekto iĝis la Nacia Muzeo de Barato. La novaj Pakistanaj aŭtoritatoj petis la revenon de la IVC-aj artefaktoj, ĉar preskaŭ ĉiuj la jam-trovitaj dum la tempo de sendependeco venis de ejoj, kiel Mohenĝo-daro, kiu estis nun en Pakistano.[20]

La statuo revenis al Pakistano nur post 1972 kun la Simla interkonsento inter Pakistano kaj Barato, subskribita fare de la du ŝtatistoj Zulfikar Ali Bhutto, la Prezidanto de Pakistano, kaj Indira Gandhi, la Ĉefministrino de Barato. Laŭ Pakistana arĥeologo, Gandhi rifuzis la revenon de ambaŭ la Pastro-Reĝo kaj de alia ikoneca Indusa skulptaĵo, la Dancanta Knabino, malgranda bronza skulptaĵo ankaŭ trovita ĉe Mohenĝo-daro, kaj diris al Bhutto, ke li nur povu elekti unu el ili du.[21]

 
La pligrandigita kopio ĉe la ejo

La statuo estis elmontrita en Londono ĉe la ekspozicio pri «La arto de Barato» (angle The Art of India) en la Burlington Fine Arts Club en 1931 (kategorio 114), tiel kiel la dancanta knabino (kategorio 136).[22] Ĉi tiu unua elmontriĝo pri IVC-aj eltrovaĵoj ekstere de Barato allogis konsiderindan atenton en la gazetaro.[23] Inter la ceteraj ekspozicioj, oni indas mencii: «Arton de la unuaj urboj: la tria jarmilo a.K. de Mediteraneo al Induso» en 2003, ĉe la Metropola Muzeo de Arto de Nov-Jorko (kategorio 272).[4]

Kopioj de la statuo estas popularaj en Pakistano kaj eksterlande,[24] kaj kopio — multe pli granda ol la originalo — estis starigita ĉe la enirejo de Mohenĝo-daro mem.

Kunteksto redakti

Arto redakti

 
Figuroj pri «sidita viro» kaj la tri aliaj viraj kapoj ĉe la muzeo ĉe la situo; la 4-a (Makaka dio) kaj la 5-a de maldekstre portretas bestojn.[25]

La statuo estas unu el la «sep ĉefaj pecoj de homaj skulptaĵoj de Mohenĝo-daro».[26] La ceteraj inkluzivas du malgrandajn nudajn bronzajn virinajn figuroj je plena longeco, ambaŭ foje nomitaj «dancantoj», sed oni ankaŭ sugestas, ke ili farantas aliajn agadojn, kiel ekzemple porti oferojn.[27] Estas ankaŭ tri viraj kapoj el kalkoŝtonoalabastro, kiu ŝajnas rompitaj, kaj la senkapa figuro pri «sidita viro». Oni proponis trovis plurajn similecojn kaj samtempe malsimilecojn inter ĉi tiuj skulptaĵoj kaj la Pastro-Reĝo; fakte, ekzistas konsiderinda vario pri detaloj inter ili.[28] La senkapa sidita viro povas sugesti la pozon de la forestanta pli malalta parto de la Pastro-Reĝo.[29] Tre verŝajne eĉ skulptaĵoj el ligno ekzistis, sed neniu el ili postvivis ĝis hodiaŭ.[30]

Estas ankaŭ tre multenombra malgranda kaj simpla terakotaj figuroj de la tuta IVC, plejparte virinaj, ĝenerale similaj al tiuj pli malfrue, kaj ĝis nuntempe, produktitaj en Barato. Rimarkinda eco de ĉi tiuj artefaktoj estas iliaj komplikaj kapo-vestaĵoj.[31]

La steatito estis ĝenerale uzita en la IVC; laŭ unu teĥniko, ĝi estis tero miksita kun pasto, kaj tiam varmigita por fari ornamitaj bidoj, multaj de kiu estis eksportitaj. Ĝi estis ankaŭ la ĉefa materialo uzita por ĉizi Indusaj fermiloj, foje bakitaj kaj foje ne; multaj el ĉi tiuj skulptaĵoj estis ĉizitaj kaj poste vestitaj per kovra vestâjo, poste iom malmoligita per fajro.[32]

Pro kelkaj similecoj kun arto de la sama regiono, kelkaj sciencistoj sugestis, ke la Pastro-Reĝo kaj iometo da similaj pecoj trovitaj en IVC-aj kuntekstoj povas rilati kun tradicioj origine de malproksima nordo, precipe kun la kulturo nuntempe konata kiel la Baktria–Margiana arĥeologia komplekso (mallonge, BMAK). Eble, tiuj skulptaĵoj estis faritaj por homoj de malproksima norda regiono, kiuj loĝis en IVC-aj urboj.[33] Malkiel la IVC, la BMAK lasis kelkajn riĉajn tombojn, sugestante konsiderindan gradon de socia diferencigo,[34] kaj la granda loĝejoj elfositaj ĝis nun ĉiam estas centritaj en granda fortikigita komplekso. Ĉi tiuj estis antaŭe priskribitaj kiel «temploj», sed pli verŝajne ili estis la loĝejo de kelka loka reganto.[35]

IVC-a politiko redakti

La manko de indico pri ajna potenca reganta klaso, malgraŭ abunda indico de tre kompleksa socia organizo, estis unu el la plej frapantaj ecoj de la IVC-aj urboj por la unuaj elfosistoj; ĝis nun oni ne trovis signifajn pruvojn pri la ĉeesto de grandaj tomboj kaj palacoj. Restas farmata la demando, ĉu reganta klaso estis necesa dum la bronzepoko por atingi urbanizadon laŭ granda skalo; oni ne ankaŭ scias, ĉu la IVC estis organizita kiel ununura ŝtato kaj, se jes, oni ne scias ĉu la ŝtato estis unu aŭ pluraj. Pro la manko de pruvoj pri la ekzisto de militista monarĥo aŭ, pli ĝenerale, de reganta klaso, la unuaj arĥeologistoj plejparte adoptis la modelon de iu speco de teokratio.[36]

 
Turismaj kopioj por vendo ĉe Mohenĝo-daro

Tiun hipotezon subtenas la Mezopotamia arĥeologio, kie efektive la plej fruaj urboj de Sumer estas ankoraŭ pensita havi regantojn kombinanta politikajn kaj religiajn rolojn.[37] La brita arĥeologo Stuart Piggott, kiu estis en Barato dum la 1940-aj jaroj pensis, ke la IVC estis «ŝtato regita fare de pastro-reĝoj, pere de aŭtokrateca kaj absoluta regopovo de du ĉefaj seĝoj de registaro».[38] Wheeler konsentis kaj asertis:[39]

Oni ne plu povas dubi ke, sendepende de la fonto de ilia aŭtoritato—kaj oni povas hipotezi, ke la religia elemento estis eminenta—la mastroj de Harapo administris ilian urbon en modo ne izolita de tio de la pastro-reĝoj aŭ de guberniestroj de Sumero kaj Akado.

Wheeler vidis la difekton trudita sur la grandaj viraj figuroj kiel intenca, sia-opinie farita dum la perforta invado de Arjanoj en la IVC-on; li ankaŭ uzis tiun invadon por klerigi la disfalon de la IVC, sed tiu hipotezo estas nuntempe ĝenerale senkreditigita.[40] Dum la 21-a jarcento, la historiistoj pli ofte emas opinii, ke en la IVC la regopovo estis larĝe dividita, eble inter familioj aŭ klanoj, kaj eble inkluzivis konsiliojn, kaj ke la senpopuligo de la urboj okazis pli malrapide.[41]

Oni ankaŭ ankaŭ uzis la hipotezon de pastro-reĝaj figuroj por kelkaj artefaktoj de la Minoa civilizacio, kiu estis pli-malpli samtempa de la IVC, ĉar ĝi naskiĝis kaj falis malmultajn jarcentojn poste, sed kies eltrovo kaj elfosadoj okazis paro de jardekoj antaŭe. Kiel la IVC, tio ĉi havis ne legeblajn tekstojn, do arĥeologoj povis nur fari hipotezojn pri fizikaj artefaktoj. Male al la IVC, ekzistas nombro de granda kaj abunde-ornamita Minoaj "palacoj" , sed mankis indikoj pri kiu (eble neniu) iam vivis tie. La respondeculo pri la elfosadoj, S-ro Arthur Evans, preferis la ideon pri pastro-reĝo, kaj tiel titolis fragmenta reliefan freskon trovita ĉe Knoso en 1901. Tiu konjekto estis eĉ pli hipoteza ol la Wheeler-a konjekto pri Mohenĝo-daraj figuroj; plejparto de sciencistoj nun entute dubas, ke la fragmentoj ĉiuj venis de ununura figuro, kaj la hipotezo de Evans estas nun ofte titolata «Princo de la Lilioj».[42] Kiel Marshall (kiu trejniĝis sub Evans),[43] li uzis sian pastro-reĝon kiel la bildo sur la kovrilo de sia ĉefa libro pri siaj elfosadoj.[44]

Referencoj redakti

  1. Bv. vidi, ekzemple, la muzean etikedon en la malsaupra bildo kun la angla teksto «King-Priest» (kiu signifas «Pastro-Reĝon»).
  2. See for example the museum label illustrated below
  3. Kenoyer, 62 (citaĵo); Possehl, 114
  4. 4,0 4,1 4,2 Aruz, 385
  5. Possehl, 114 (citaĵo)
  6. Harappa
  7. Possehl, 114–115
  8. 8,0 8,1 Possehl, 114
  9. Possehl, 115 (citaĵo); Aruz, 385; Singh (2008), 178
  10. 10,0 10,1 Possehl, 115
  11. Shamsie (kun citaĵo); Tunio
  12. Possehl, 115–116; Aruz, 385–388; Kenoyer, 62–63; Harapo
  13. Kenoyer, 62 (citaĵo); kvankam en Aruz, 385 Kenoyer estas pli singarda.
  14. Pluraj fontoj asertas, ke kiam la peco estis trovita, unu okulo havis la inkrustaĵon daŭre en sia loko, kvankam multaj aliaj diras, ke la ekzisto de inkrustaĵoj en la origina laboro estas «ebla» aŭ «verŝajna»; ekz. Aruz, 385: «eble tenis inkrustaĵon».
  15. Aruz, 385; Possehl, 114–115; Harapo
  16. Possehl, 114–115; Aruz, 385
  17. Possehl, 12
  18. 18,0 18,1 Rowland, 34
  19. Hiltebeitel, A, «The Indus Valley "Proto-Śiva", Reexamined through Reflections on the Goddess, the Buffalo, and the Symbolism of vāhanas» (angle), 1978, Anthropos, 73(5/6), 767-797, JSTOR
  20. Singh (2015), 111–112
  21. Tunio
  22. Kumar, kiu incluzivis PDF-on en sia plena katalogo.
  23. Kumar; vidu notoj 38 kaj 39, inkluzive de citaĵoj el The Times (Londono) kaj de The Times of India
  24. Shamsie
  25. Aruz, kategorioj # 272b kaj 275b estas inkluzivitaj tie ĉi.
  26. Possehl, 113
  27. Possehl, 113; Kenoyer pensas, ke ili portas oferojn.
  28. Possehl, 113–117; du el la viraj figuroj havas paĝojn pri «Harapo» (verkitaj de Kenoyer); Aruz inkluzivas du el ili sub la kategorioj 272b kaj 277.
  29. Aruz, 388
  30. Craven, 24
  31. Michell, George (2000), Hindu Art and Architecture (angle), 12, 2000, Thames & Hudson, (ISBN 9780500203378); Blurton, T. Richard, Hindu Art, 1994, 157-160, British Museum Press, (ISBN 0 7141 1442 1); Aruz, 391–392; Clark, Sharri, "Embodying Indus Life", Harappa.com; Craven, 19
  32. Rowland, 37; Craven, 14
  33. Aruz, 355, 366; Vidale, 56
  34. Vidale, 40-42; Aruz, 351
  35. Aruz, 349-350
  36. Green; Singh (2008), 176-179
  37. Possehl, 18; Jacobsen, Thorkild (Ed) (1939),"The Sumerian King List" (angle) (Orienta Instituto de Universitato Ĉikago; Assyriological Studies, numero 11., 1939)
  38. Citaĵo el Possehl, 19; Singh (2008), 176
  39. Citaĵo el Possehl, 18
  40. Humes, 186-187
  41. Possehl, 57; Green; Singh (2008), 176-179; Aruz, 377
  42. Beard, 17–21, 23
  43. Possehl, 10
  44. Beard, 20

Literaturo redakti

Kromaj verkoj redakti

  • Ardeleanu-Jansen, «The Sculptural Art of the Harappa Culture» [La skulpta arto de la Harapa kulturo] (angle), paĝoj 167–178 en Mikaelo Jansen; Máire Mulloy; Günter Urba (eldonoj), Forgotten Cities on the Indus: Early Civilization in Pakistan from the 8th to the 2nd Millennium BC [Forgesitaj urboj laŭlonge de la Induso: frua civilizacio en Pakistano ekde la 8-a ĝis la 2-a jarmilo a.K., 1991, Oxford University Press/Verlag Philipp von Zabern, ISBN 978-3-8053-1171-7.
  • Vidale, Massimo, «A “Priest King” at Shahr-i Sokhta?», [Ĉu pastro-reĝo ĉe Shahr-i Sokhta?] (angle), decembro 2017, Archaeological Research in Asia 15, DOI:10.1016/j.Ara.2017.12.001