Paula Koralek
Paula Koralek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Koralek Paula estis hungara-itala operkantisto (soprano). Ŝia persona nomo estis eksterlande Paola.
Paula Koralek | |
---|---|
![]() Paula Koralek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de julio 1876 en ![]() ![]() |
Morto | 1924 en ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |

Paula Koralek
Paula Koralek[1][2] naskiĝis la 14-an de julio 1876 en Eszék, ŝi mortis en 1924 en Viareggio.
Biografio Redakti
Paula Koralek devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1899 helpe de stipendioj. Dum la studentaj jaroj ŝi kantis en koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste ŝi estis levita kantisto. Ekde 1903 ŝi kantis en pluraj italaj operejoj, en 1907 ŝi estis membro de Reĝa Teatro (Madrido). En la sekva jaro ŝi travivis la sismon en Mesino. En 1910 ŝi turneis en Sudameriko. Ŝi lastfoje kantis en 1917 en Florenco.
Ŝia repertuaro (elekto) Redakti
- Alberto Franchetti: Germania – Ricke
- Umberto Giordano: André Chénier – Maddalena
- Umberto Giordano: Fedora — titolrolo
- Károly Goldmark: Sába királynője (ŝia debuto)
- Engelbert Humperdinck: de:Hänsel und Gretel (Oper) – elfo
- Pietro Mascagni:
- Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Amica — titolrolo
- Giacomo Meyerbeer: Die Hugenotten – Valentin
- Amilcare Ponchielli: La Gioconda — titolrolo
- Giacomo Puccini: Tosca — titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Leonora
- Un balo in Maschera – Amelia
- Aida — titolrolo
- Ernani — Elvira
- La Forto de la Destino — Doña Leonora di Vargas
- Richard Wagner: A medvebőrös – unua kamparanino
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz – unua fraŭlino