Malfermi la ĉefan menuon

Pedro GARFIAS Zurita (Salamanko, 20-a de majo de 1901Monterrey, Meksiko, 9-a de aŭgusto de 1967) estis poeto hispana de la avangarda movado apartenanta al la Generacio de la 27a.

Pedro Garfias
Busto de Pedro Garfias Zurita.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1901 (1901-05-27)
en Salamanko
Morto 9-an de aŭgusto 1967 (1967-08-09) (66-jara)
en Monterejo
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato Centra de Madrido
Profesio
Profesio poeto • verkisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li pasis infanaĝon kaj junaĝon en Sevilo kaj Kordovo. Ekde 1918 loĝis en Madrido la literaturan bohemion kiam li alvenis por studi juron, karieron kiun li neniam finos. Tiele li kontaktis kun la poetoj de la movado nomata ultraismo: en 1918 estis kolego de Eugenio Montes kaj eble tiam konatiĝis kun Vicente Huidobro. Laŭ hegemonio de Rafael Cansinos Assens en sia babilrondo de la kafejo Café Colonial, grupo de junaj poetoj, inter kiuj menciindas pro ties futura elstareco Guillermo de Torre, César A. Comet, José Rivas Panedas kaj, kompreble, Pedro Garfias, redaktis la unuan Manifiesto ultraísta (1918). Tiu teksto, nome principdeklaro, finas per anonco de publikigo de revuo nome Ultra. En 1919 li intervenis en la Festo de la o Ultra de la Ateneo de Sevilo kaj venontjare li legis tie poemojn prezentita de Adriano del Valle. En 1920 li estis inter la subskribintoj de aŭtomata poemo kolektiva sendita de Jorge Luis Borges al Tristan Tzara kaj projektis kun Gerardo Diego kaj Juan Larrea libron neiam publikita.

El 1921 li ekĉestis en la studenta restadejo Residencia de Estudiantes, kaj en 1922 li estis unu el la fondintoj de la revuo Horizonte. Laŭ influo probabla de José Juan Tablada kaj de Miguel Pisarro, eksolvis sian komencan ultraismon en hajkoj kaj romancetoj. El 1922 al 1923 li fondis la poezian revuon ultraisman Tableros, en kiu li kunlaboris multe. En 1923 revenis al sia infanurbo, Osuna, kiel impostisto, kaj loĝis ankaŭ en Écija, Cabra kaj La Carolina kaj kunlaboris en literaturaj gazetoj de tiuj urboj. Lia unua libro, titole El ala del sur (suda flugilo), aperis en Sevilo en 1926 kaj estis reviziita de Adriano del Valle en La Gaceta Literaria, de Benjamín Jarnés en Revista de Occidente kaj de Joaquín Romero Murube en Mediodía. Denove legis poemojn en la Ateneo de Sevilo kaj venontjare li partoprenis en la fama omaĝo al Góngora, kvankam li ne aperas en la konata foto de la Generacio de la 27a.

Li kunlaboris en minoritataj ĵurnaloj kaj gazetoj. Post la alveno de la Respubliko li eniris en la Komunisma Partio. Helpis la revuon Línea kaj kulaboris en Octubre, fondita en 1933. En 1934, kiem li revenis al Madrido, publikigis serion de artikoloj alude al la epoko de la Ultraismo en El Heraldo de Madrid, klara priskribo de la avangardo el la sevila gazeto Grecia kaj la madrida Ultra, krom la menciita Horizonte, kie publikigis Alberti kaj Lorca. En 1935 kunlaboris en la lasta numero de Jeune Europe, intento de Tristan Tzara por allogi la superrealistojn al ortodoksaj sintenoj. Li aktive partoprenis en la Hispana Enlanda Milito en la respublika flanko, kaj estis unu el la fondintoj de la Alianco de Kontraŭfaŝismaj Intelektuloj por la Defendo de Kulturo kaj estis en la fronto de Kordovo kiel politika komisaro en Pozoblanco, poste en Valencio per posteno en la Ĝenerala Militkomisararo; kunlaboris en la ĵurnalo Frente Rojo kaj en la revuoj Hora de España, El Mono Azul kaj aliaj publikaĵoj pere de porokazaj poemoj kolektitaj en Poesías de guerra, Valencio, 1937. Alia lia libro, Héroes del Sur (sudaj herooj), Madrido–Barcelono, 1938, estis ilustraciita de Andrés Martínez de León.

Post la milito ekziliĝis, estis en franca koncentrejo kaj poste, en aprilo de 1939, iris al Anglio, kie li loĝis en kastelo kaj ekalkoholiĝis. Tie li komponis libropoemon Primavera en Eaton Hastings (printempo en EH.), publikita post lia alveno, la 13an de junio de 1939, al la meksika havenurbo Veracruz, danke al la faro de la franca ŝipo Sinaia kiel parto de la unua aro de 1,620 hispanaj respublikanoj elpelitaj el ties lando. Li kantis al Stalino same kiel lia enkondukisto Juan Rejano kaj sekvis per rifuĝo en ĵurnalismo kaj alkoholo. Kunlaboris aktive en la kulturaj gazetoj de la ekzilo kiaj Romance, Cuadernos Americanos kaj aliaj.

En kelkaj libroj li verkis poemojn pri taŭrludado. En 1938 li ricevis la Nacian Premion de Poezio el tribunalo formita de Antonio Machado, Enrique Díez Canedo kaj Tomás Navarro Tomás, pro siaj Poesías de la guerra española. Ekde 1940 li loĝis en Meksiko, mortiĝis en la urbo Monterrey kie ankoraŭ estas liaj restoj. Oni starigis statuon liaomaĝe ĉe la placo Sevilo de Guadalajara (ĉe la avenuoj Chapultepec kaj Hidalgo).

VerkojRedakti

PoezioRedakti

  • Primavera en Eaton Hastings. Poema bucólico con intermedios de llanto, México, Tezontle, 1939.
  • Poesías de la guerra española, México, Minerva, 1941 (Prologo de Juan Rejano).
  • Elegía a la presa de Dnieprostoi, México, Diálogo, 1943.
  • De soledad y otros pesares, Monterrey, Universidad de Nuevo León, 1948.
  • Viejos y nuevos poemas, México, Ediciones Internacionales, 1951 (Prologo de Juan Rejano).
  • Río de aguas amargas, Jalisco, México, 1953.
  • Veintidós poemas, Guadalajara (Jalisco), Colegio Internacional, 1969.
  • Vida y obra. Poesía inédita. Autógrafos. Homenaje, Málaga, Litoral, 1982.
  • Poesía completa, Córdoba, Ayuntamiento, 1989 (Edición de Francisco Moreno Gómez).
  • Obra poética completa, Ecija, Gráf. Sol, 1993 (Edic. de José María Barrera).
  • Poesías Completas, M., Alpuerto, 1997 (Edic. de Francisco Moreno Gómez).