Malfermi la ĉefan menuon

Péter Lax

usona matematikisto
(Alidirektita el Peter Lax)

Péter Lax [laks] aŭ pli komplete Péter Dávid Lax, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lax PéterLax Péter Dávid, angle Peter D. Lax estas hungardevena usona matematikisto, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1993).

Péter Lax
Peter Lax.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1926 (1926-05-01) (93-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Stuyvesant High School • Courant Institute of Mathematical Sciences
Parencoj István Gazda
Profesio
Profesio matematikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
Péter Lax en 1969 en Tokio

Péter Lax [1] naskiĝis la 1-an de majo 1926 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Péter Lax devenis el juda familio. Pro la minacoj de nazioj la tuta familio translokiĝis al Usono en 1941. Péter Lax frekventis universitaton en Novjorko, kie li ricevis diplomon Ph.D en 1949. Li eklaboris samloke en la universitato. Li okupiĝas precipe pri diferenciala ekvacio. Li ricevis premiojn inter 1974-2005.

En 1987 li estis premiita la Wolf-Premio pri Matematiko, en 2005 li estis premiita la Abel-Premio.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Calculus with applications and computing (1976) - kunaŭtoro
  • Linear Algebra (1997)
  • Functional Analysis (2002)
  • Linear Algebra and its applications (2007)

FontojRedakti