Piero Bargellini

(Alidirektita el Piero bargellini)

Piero Bargellini (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1897 en Florenco, mortis la 28-an de februaro 1980 samloke) estis itala verkisto kaj politikisto.

Piero Bargellini
Persona informo
Piero Bargellini
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1897 (1897-08-05)
en Florenco
Morto 28-an de februaro 1980 (1980-02-28) (82-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Trespiano Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Istituto di studi storici Gaetano Salvemini vd
Partio Itala kristan-demokrata partio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Animanto de kultura debato kaj efika popularigisto pri historio kaj arto, precipe de Florenco. Li estis urbestro de tiu urbo inter 1966 kaj 1967, en la epoko en kiu okazis forta inundo en la urbo. Li poste estis senatano kaj deputito.

Ŝuldiĝas al li la ampleksa artikolo “Sandro Botticelli e i suoi disegni per la Divina Commedia” (Sandro Botticelli kaj liaj desegnaĵoj por la Dia Komedio) ĉekape (paĝoj XXVI-XLV) de la monumenta eldono de la Dia Komedio tradukita al Esperanto de Giovanni Peterlongo, SIEI-Lemonnier, Milano-Firenze, 1963.