Pierre ALECHINSKY (19a de Oktobro 1927) estas Belga artisto. Li loĝis kaj laboris en Francio ekde 1951. Lia verkaro rilatas al taĉismo, abstrakta ekspresionismo, kaj lirika abstrakto.

Pierre Alechinsky
Persona informo
Pierre Alechinsky
Naskiĝo 19-an de oktobro 1927 (1927-10-19) (96-jaraĝa)
en Schaarbeek
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco BelgioFrancio vd
Alma mater École nationale supérieure des arts visuels de La Cambre vd
Familio
Infanoj Nicolas Alquin • Ivan Alechine vd
Profesio
Alia nomo Alshinski, Piyer vd
Okupo pentristo • desegnisto • gravuristo • verkistoilustristo • gravuristo per akvaforto • ceramikisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Bougival vd
Aktiva dum 1947–2010 vd
Verkado
Verkoj Al Alimón vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alechinsky naskiĝis en Schaerbeek. En 1944 li studis en la École nationale supérieure d'Architecture et des Arts décoratifs de La Cambre, Bruselo, kie li studis ilustraciajn teknikojn, presadon kaj fotografion. En 1945 li malkovris la verkon de Henri Michaux kaj Jean Dubuffet kaj disvolvigis amikecon kun la artokritikisto Jacques Putman. En 1949 li aliĝis al Christian Dotremont, Karel Appel, Constant kaj Jan Nieuwenhuys kaj Asger Jorn por formi la artan grupon KOBRA. Li partoprenis en ambaŭ ekspozicioj de Kobra kaj iris al Parizo por studi gravuradon en la Atelier 17 sub gvidado de Stanley William Hayter en 1951.