Pirazino

kemia kombinaĵo
Pirazino
Plata kemia strukturo de la Pirazino
Tridimensia kemia strukturo de la Pirazino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Duazobenzeno
  • Paraduazino
  • Piazino
Kemia formulo
C4H4N2
CAS-numero-kodo 290-37-9
ChemSpider kodo 8904
PubChem-kodo 9261
Fizikaj proprecoj
Molmaso 80.09 g·mol-1
Denseco 1,031g cm−3
Fandpunkto 53 °C
Bolpunkto 115 °C
Refrakta indico  1,4953
Ekflama temperaturo 55 °C
Mortiga dozo (LD50) 2730 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 R36/37/38
Sekureco S16 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H228, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

PirazinoC4H4N2 estas substanco en la organika kemio, kiu apartenas al la aromataj kombinaĵoj. Ĝi facile ekbrulas. La suma formulo estas C4H4N2, kaj la denso 1,031 g·cm−3.

Pirazino estas malpli baza ol piridino, piridazino kaj pirimidino. Ĝi estas "delikva kristalo aŭ vakso-simila solidaĵo kun akra, dolĉa, maizo-simila, nuksodoro".

Pirazino kaj diversaj alkilpirazinoj estas gusto- kaj aromo- kombinaĵoj trovataj en bakitaj kaj rostitaj varoj. Tetrametilpirazino (ankaŭ konata kiel ligustrazino) estas raportita forkapti superoksidan anjonon kaj malpliigi nitroksidan produktadon en homaj Granulocitoj.

Pirazino (sub la formo de tetrafenilpirazino) estis unue preparita en 1855 fare de Auguste Laurent.[2] En 1876, Staedel kaj Rügheimer sintesis la 2,5-dufenilpirazinon per agado de la amoniako sur kloroacetofenono. En 1881 Étard malkovris ke la 2,5-dumetilpirazino (kiun li tiam nomis "glikolinon") povas izoliĝi per varmigado de glicerolo kaj amonia salo.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Preparado de la pirazino per oksidado de du molekuloj de 2-aminoacetaldehido:

 

Referencoj redakti