Placo de Jirásek (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Placo de Jirásek

Placo de Jirásek en Ostrava, inter ostravanoj konata ankaŭ kiel Kuří rynek, estas malpli granda placo troviĝanta proksime de pli konata centra Placo de Masaryk. Temas pri spaco en formo de kvarangulo borderita plejparte per historiaj konstruaĵoj, el kiuj kvin estas enskribitaj kiel kulturaj memorigaĵoj.

Placo de Jirásek
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoOstrava
- koordinatoj49° 50′ 12″ N, 18° 17′ 29″ O (mapo)49.836618.2914Koordinatoj: 49° 50′ 12″ N, 18° 17′ 29″ O (mapo)
Poŝtkodo702 00 [+]

Placo de Jirásek (Ĉeĥio)
Placo de Jirásek (Ĉeĥio)
DEC
Placo de Jirásek
Placo de Jirásek
Map
Placo de Jirásek
Vikimedia Komunejo:  Jiráskovo náměstí (Ostrava) [+]
vdr
Placo de Jirásek
Placo de Jirásek
Placo de Jirásek
Placo de imperiestro Francisko Jozefo, la nuna Placo de Jirásek en 1914

Historio redakti

Periodo ĝis la jaro 1735 redakti

Originan konstruaĵaron kreis sole malantaŭaj aloj de la konstruaĵoj situanta sur la centra placo. La areo de la hodiaŭa Placo de Jirásek situis interne de urbaj remparoj. En loko, kie enigas en ĝin la hodiaŭa strato Přívozská, situis vojimposta pordego. La unua konstruaĵo en la 15-a jarcento fariĝis episkopa bierfarejo lokigita en ties nuntempa mezo, kiu ĉi tie situis ĝis la 17-a jarcento.

Periodo ĝis la jaro 1898 redakti

Komence de la 18-a jarcento situis sur parceloj de la nuligita bierfarejo kvar domoj. La konstruado ĉi tie daŭris kaj laŭ rekonstruo farita de Miloslav Kroček ĉi tie troviĝis 15 lignaj malaltaj domoj. En interŝanĝo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj oni komencis konstrui masonitajn loĝejojn. Ĉi tiea spaco ludis ankaŭ signifan rolon en provizado de la loĝantaro per akvo, ĉar ĉi tie troviĝis publika fontano provizata per tubaro el puto ĉe Ostravice.

Estiĝo de la placo mem estas datata al la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento, kiam reprezentantoj de la urbo konsideris pri suma alikonstruo de la urbocentro. Krei la urbanistan proponon ili donis al konata viena arkitekto Camillo Sitte. Tiu origine proponis, por ke ĉi tie estu konstruita foirejo, sed tiu ĉi propono ne estis realigita. La estiĝon de placo definitive konfirmis kunsido de moraviasilezia municipa komitato la 11-an de februaro 1898. La komitato malpermesis kiel ajn manipuli kun la malnovaj domoj destinitaj por malkonstruo, aprobis elaĉeton de la menciitaj domoj kaj decidis, ke la placo nomiĝos laŭ imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Tiu ĉijare solenis la 50-an datrevenon de sia regado, do ne estis mirinde, ke kvanto de novaj konstruaĵoj nomiĝis ĝuste laŭ li. Sed Kaiser Franz Josef Platz estis relative malmulte signifa spaco, tial la municipa komitato tro ne menciis pri tiu ĉi propono kaj ekz. ĵurnalo Ostrauer Zeitung, alifoje alportanta detalajn referencojn el la intertraktado, ĉifoje silentis.

Periodo ĝis la jaro 1942 redakti

Principa ŝanĝo de la placo okazis en la jaroj 1900-1913. Signifaj posedantoj de realaĵoj ĉi tie donis konstruadojn al konataj ostravaj arkitektoj. Tri domojn ekz. projektis Felix Neumann, la unua juda arkitekto en Ostrava kaj la plej signifa kreinto de la historiiganta kaj orname secesia arkitekturo. Krom tio estis nove pavimita la tuta areo kaj estis aldonitaj gasaj lampoj. Ĉirkaŭ la jaro 1910 la placo akiris aspekton, en kiu ĝi estas proksimume konata hodiaŭ. Krom ordinaraj loĝantoj ĉi tie loĝis signifaj ostravaj personecoj, kiel kuracisto Leopold Lang, arkitekto František Tichý, konstruisto Leopold Popp aŭ fotografiisto Leo Hoffmann.

Kvankam Moravian Ostravon en la jaro 1906 vizitis imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, li ne vizitis "sian" placon. Organizintoj de la vizito de imperiestro bone sciis, kion ili estas farantaj. Kiel tiam notis redaktoro de Ostrava regiono, "tio estas unu el la plej malbonaj anguloj de la urbo, kie dum la tuta tago aŭdeblas harmoniko kaj kriegado de ebriaj viraĉoj". Nivelo de ĉi tieaj drinkejoj estis nebona kaj Asocio de gastejestroj kaj elkrantablistoj mem en la jaro 1907 atentigis polican komisarejon pri ĉeesto de "virinoj vekantaj ĉe decaj viroj naŭzon".

La placo supervivis la unuan mondmiliton sen apartaj ŝanĝoj. La 24-an de marto 1919 administra komisiono de la urbo decidis, ke la placo nomiĝos Placo de Alois Jirásek. Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio estas ankaŭ dokumentita regula okazado de foiroj. La nomo Kuří rynek estas poste videbla ekz. sur reklamo el la jaro 1926, kiu allogis klientinojn al foraĉeto de teksvaro.

Periodo ĝis la jaro 1945 redakti

La dua mondmilito signifis por la placo pli grandajn ŝanĝojn ol tiu unua. okazis precipe alinomado al Brunoplatz (Placo de Bruno), kio ligis al episkopo Bruno el Schauenburg, la verŝajna fondinto de Moravia Ostrava. Sur la placo estis en la jaro 1942 pafmortigita fare de gestapo Josef Divoš, kontraŭleĝa membro de KPĈ. Tiun ĉi eventon rememorigas memortabulo sur domo n-ro 159. Kvankam la domoj ne evitis al aliancana bombardado, neniu estis difektita tiel, ke ĝi devus esti deŝirita.

Periodo ĝis la jaro 1989 redakti

Post liberigo de Ostrava la domoj transiris unue en nacian administradon kaj poste en rektan proprumadon de la ŝtato. En la jaro 1945 revenis la iom ŝanĝita origina nomo - Placo de Jirásek. En la 50-aj jaroj kaj la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉi tie senĉese okazis foiroj. Plej ofte oni vendis fruktojn kaj legomon, sed eblis ankaŭ aĉeti ankaŭ malgrandajn hejmajn bestojn.

Kvankam estis farata de tempa al tempa riparado, la placo kaj la domoj malkreskis. Tial estis en la jaro 1979 finita studado pri rekonstruo kaj en la jaro 1980 okazis la riparoj mem. La areo estis nove pavimita kaj la domoj akiris kolorajn fasadojn. Estis dislokigitaj ornamaj ujoj kun kreskaĵoj. En teretaĝoj trovis lokon la plej diversaj vendejoj. La placo kun elimino de la trafiko akiris ripozigan karakteron substrekita per nove konstruita fontano en ties mezo.

Periodo ĝis la jaro 2007 redakti

Post revolucio en 1989 komencis esti reguligataj proprumantaj maljustaĵoj kaj la domoj estis redonigataj al devenaj proprumantoj aŭ iliaj heredantoj. Okazis la plej diversaj adaptoj kaj konstrureguligoj. Ampleksigita estis propono de vendejoj. La 21-an de novembro 2000 la areo de placo estis denove pavimita. Estis instalitaj novaj lampoj kaj benkoj. Sed tiuj ĉi reguligoj renkontiĝis kun kritiko de laboruloj de memorigaĵinstituto.

Nuntempo redakti

La placo servas nuntempe kiel ripoziga kaj aĉetzonoj por la loĝantoj de urbo. Kameran atmosferon de la placo ofte eluzas artistaj kaj etnografiaj asociiĝoj por siaj prezentoj.[1] En decembro ĉi tie kutime estadas muntata glitkurejo.

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • JUŘICA, Martin. Dějiny Jiráskova náměstí v Moravské Ostravě. In PRZYBYLOVÁ, Blažena. Ostrava : příspěvky k dějinám a současnosti Ostravy a Ostravska. 23. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 2007. ISBN 978-80-86904-27-6. ISSN 0232-0967. S. 177–203.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti