Camillo Sitte (n. la 17-an de aprilo 1843 Vieno – m. la 16-an de novembro 1903 Vieno) estis signifa aŭstra urbanizisto, arkitekto kaj pentristo.

Camillo Sitte
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1843 (1843-04-17)
en Vieno
Morto 16-an de novembro 1903 (1903-11-16) (60-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco CislajtioAŭstrio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Patro Franz Sitte
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • universitata instruisto • urbanizisto
vdr
Vido al strato Nádražní (Stacidoma strato) en Přívoz direkte al Ĉefstacidomo (en la jaro 1914)

La vivo kaj la kariero redakti

Li naskiĝis kiel filo de la aŭstra arkitekto Franz Sitte, kiu devenis el Bohemio. Li finstudis arkitekturon en viena teknika lernejo, poste historion de arto kaj arkeologion. Li ŝatis vojaĝi eksterlanden, ekz. en Italion, Grekion, Egiption ks. En la jaro 1875 li fariĝis direktoro de nove establita Ŝtata artindustria lernejo en Salzburg. En la jaro 1883 li fondis kaj gvidis similan lernejon de tiu ĉi tipo en Vieno. Li estas krom aliaj aŭtoro de libro Konstruado de urboj laŭ artistaj principoj, priskribanta la principojn de proponado de spacoj kaj manierojn de manipulado kun dominaj elementoj de tiuj ĉi spacoj. En tiu ĉi libro li ankaŭ esprimis sian proteston kontraŭ grandegula konstruado de viena Ringstrasse. En la jaro 1894 li postulis postenon de profesoro de arkitekturo en viena Akademio de Belartoj, sed malgraŭ lia granda reputacio tio ne estis plenumita al li.

Li influis ĉeĥan arkitekturon en novembro de 1889, kiam en Olomouc li prelegis pri moderna konstruado de urboj. En la sekvantaj jaroj li prilaboris urbanistajn planojn por vico de moraviaj kaj bohemiaj urboj (ekz. Děčín, Olomouc, LiberecTeplice). Ni trovos liajn multajn proponojn kaj laboraĵojn en Ostrava. En la jaro 1893 li prilaboris teritorian planon de konstruado de urba centro en Ostrava-Přívoz. La plej signifaj konstruaĵoj estis novbaroka urbodomo konstruita en la jaroj 1896-1897 (hodiaŭa sidejo de Arkivo de urbo Ostrava) kaj novgotika paroĥa preĝejo de Senmakula koncipiĝo de Sankta Maria. Sitte proponis ankaŭ novan urban centron de Mariánské Hory kaj ĉi tiean dominaĵon, la paroĥan preĝejon Sankta Maria Reĝino.

Literaturo redakti

  • C. Sitte: Über die Erneuerung alter Ledertechniken bei Bucheinbänden, Vieno 1877
  • C. Sitte: Richard Wagner und die deutsche Kunst, Vieno 1875
  • C. Sitte: Entwerfen im Freihandzeichnen, Vieno 1884
  • C. Sitte: Stadterweiterungs- und Regulierungsplan für Mährisch-Ostrau
  • C. Sitte: Die Grundformen des Möbelbaues und deren Entwicklung, Vieno 1888
  • C. Sitte: Der Städtebau nach seinen künstlerischen Grundsätzen, Vieno 1889
  • C. Sitte: Über alte u. neue Städteanlagen mit Bezug auf d. Plätze u. Monumentaufstellung in Wien. In: Wochenschrift des österr. Ingenieur- und Architektenvereins
  • C. Sitte: Normale für eine einklassige Volksschule d. österr.-deutsch. Schulvereins. In: Baugewerkszeitung
  • C. Sitte: Das Wien der Zukunft. In: Der Bautechniker
  • C. Sitte: Die Parcellierung und die Monumentalbauten von Privoz
  • C. Sitte: Discussion über den General- Regulierungsplan von Wien
  • C. Sitte: Albert Kornhas „Das Zeichnen nach der Natur“. Freiburg i. Breisgau 1896
  • C. Sitte: Das bautechnische Laboratorium der k.k. Staatsgewerbeschule Wien. Vieno 1897
  • C. Sitte: Die Ergebnisse der Vorconcurrenz zu dem Baue des Kaiser Franz Josef Museums in Wien. In: Allgemeine Bauzeitung 1902
  • C. Sitte: Erläuterungen zum Bebauungsplan von Marienberg. In: Der Städtebau (eldonita postmorte)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti