Malfermi la ĉefan menuon

Ostrava hlavní nádraží

(Alidirektita el Ostrava ĉefstacidomo)

Ostrava hlavní nádraží (aŭ Ostrava hl. n.) (esperantigite Ostrava ĉefstacidomo), estas stacidomo en Ostrava - Přívoz sur la dua (Břeclav - Petrovice u Karviné) kaj la tria fervoja koridoro (Mosty u JablunkovaPragoCheb).

Ostrava hlavní nádraží
Vido al stacidoma konstruaĵo nokte
Vido al stacidoma konstruaĵo nokte
Situo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Loko Ostrava-Přívoz
Geografia situo 49° 51′ 2″ N, 18° 16′ 2″ O (mapo)49.85055555555618.267222222222Koordinatoj: 49° 51′ 2″ N, 18° 16′ 2″ O (mapo)
Situo de Ostrava hlavní nádraží
Ecoj
Supermara alteco 210 m s. m.
Vendo de vojaĝbiletoj Crystal Clear action apply.png
Sekuriga ekipaĵo RSE + elektronika haltigilo ESA 11
Trakoj 9 (personaj), 5 (maldekstraj), 10 (dekstraj), 9 (ONV), 5 (OMH), 4 (karbaj), 6 (minejaj VOK), 3 (mezo)
Kajoj 4 (8)*
Historio
Malfermo 1847
Administrado kaj utiligado
Nomo de trafikanto SŽDC
Kodo de stacidomo 343640
Linioj
Ligita transporto Tramoj en Ostrava, Trolebusoj en Ostrava
Servoj en stacio Enlanda kaj internacia kasa budĝetoČD centroKaŝejo de valizojSenbariera necesejoAtendejo por vojaĝontojRestoracioBufedo aŭ rapida refreŝigejoPublika parkumejoPoŝtoŜtuparejoRulŝtuparojLiftojPagado en eŭrojMonŝanĝejoVendejoj kaj pluaj servojBankaŭtomatoTAKSIO
Pliaj informoj
Notoj *ĝi ne ensumigas kajojn en stacidomo Ostrava mezo kaj en haltejoj Ostrava-Mariánské Hory kaj Ostrava-Stodolní
Information icon.svg
vdr

FervojliniojRedakti

Ŝanĝoj de nomo de la stacidomoRedakti

  • 1-an de majo 1847 – Ostrau
  • 1881 – Ostrau Hauptbahn
  • 1895 – Mährisch Ostrau
  • 1900 – Mährisch Ostrau – Přívoz
  • 1-an de majo 1905 - Mährisch Ostrau – Oderfurt
  • 1921 – Moravská Ostrava – Přívoz
  • 22-an de majo 1937 - Moravská Ostrava hl. n.
  • 1940 – 1945 Mährisch Ostrau Hbf. – Moravská Ostrava hl. n.
  • 1946 – Ostrava hl. n.

La stacidomo en la 19-a jarcentoRedakti

La unua trajno alveturis al nove konstruita přívoza stacidomo la 1-an de majo 1847. La stacidomo, situanta sur internacia fervojlinio Krakovo - Vieno (Norda fervojo de imperiestro Ferdinando) akiradis komune kun evoluanta industrio kaj minado de karbo signifon. En la jaro 1869 estis al la stacidomo aligita fervojlinio ĝis Frýdlant nad Ostravicí. Ekde aŭgusto de 1894 kunigis la přívozan stacidomon kun Moravia Ostrava tramvojo.

La stacidoma konstruaĵoRedakti

 
Ostrava ĉefstacidomo en la jaro 1900, la konstruaĵo bedaŭrinde ne konserviĝis.
 
Nuntempa aspekto de la stacidomo kun plastikaĵo de Sylva Lacinová-Jilková el la jaro 1973.

La 19-a jarcentoRedakti

En la jaroj 18921893 estis al space netaŭga konstruaĵo alkonstruitaj konstruaĵoj novaj, karakterizaj per sia ruĝa masonaĵo.

La 20-a jarcentoRedakti

En duono de la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento estis decidite enkadre de area alikonstruo de la origina historia parto de Ostrava (nomata regiono Ostrava- nordo) konstrui novan aranĝigan ĉambregon de la Ĉefstacidomo. La nova ĉambrego fariĝis la plej efika montro de brusela stilo en Ostrava. La konstruaĵon projektis brna arkitekto Lubor Lacina (19201998), lernanto de Bohuslav Fuchs kaj Jiří Kroha, en la jaro 1967. La konstruado estis finita ok jarojn pli poste. Komune kun skulptistino Sylva Lacinová-Jílková ili kreis la konstruaĵon tralaboritan ĝis lasta detalo. Sed kulmino de la konstruaĵo estas solvo de antaŭstacidomejo. Parto de la propono estis ankaŭ interna ekipaĵaro. Danke al forme inĝenia solvo de la tegmentigo, la spaco en formo de rondigita triangula stelo, la vojaĝantoj venas el la stacidomo al unuopaj tri transportaj elementoj - al parkumejo kun taksioj, al tramoj kaj al trolebusoj kaj aŭtobusoj. La spaco estas plenigita per fontano kun plastikaĵo prezentanta bukedon el forĝita kupro de Sylva Lacinová-Jílková el la jaro 1973. Ronda aperturo en la tegmentigo super la fontano kreas inĝeniajn vidojn al la ĉefa travitrita fasado de la stacidoma konstruaĵo, kreita de ritme vertikale membrigitaj zonoj kaj plenigita je vitraloj de pentristo O. Vašica. Tiuj prezentis diversajn periodojn el la historio de Ostrava. La konstruaĵo el rompo de la sesdekaj kaj la sepdekaj jaroj estas montro de kvalita arkitektura laboro. Sed pli ol dudek jaroj de trafiko subskribis sin sur la konstruaĵo. Iom post malaperis la unuopaj elementoj de la origina ekipaĵaro, aldoniĝis internaj reguligoj, sur la tegmentigo de la antaŭstacidomejo estis fine de la 20-a jarcento forigita suba kovraĵo de la konstruo kaj tiu tiel perdis parton de sia estetikeco.

La 21-a jarcentoRedakti

La lasta alikonstruo ŝanĝis surfacan reguligon de la konstruaĵo. La originaj ruĝbrunaj zonaj ceramikaj tegaĵoj estis anstataŭigitaj per grandformataj fasadaj tabuloj. Ĉirkaŭ la travitrita fasado estas nove ŝambrano el malhelbluaj vitraj tabuloj, kiu negas tektonikon de la konstruaĵo. Anstataŭ la vitraloj la antaŭa vitra tabulo estas plenigita surskriboj "Ostrava" kaj "Hlavní nádraží". Ĝis la jaro 2010 estas alikonstruota ankaŭ la antaŭstacidomejo. La unika tegmentigo en konturoj de la arkitekturo de la brusela stilo devas anstataŭigi uniforma nedinamike formita tegmentigo de trotuaro kondukanta ĝis transporta koridoro, kiu tiel pli malproksimiĝos de la stacidoma konstruaĵo.

Membrigo de la stacidomoRedakti

Parto de la fervoja stacidomo Ostrava ĉefstacidomo estas ankaŭ partoj Ostrava maldekstra stacidomo kaj Ostrava dekstra stacidomo servanta ekskluzive al ŝarĝtransporto kaj parto Mineja stacidomo, kien apartenas ankaŭ la t.n. Karba stacidomo kun kajoj direkto Frýdlant nad Ostravicí, haltejo Ostrava centro kaj stacidomo Ostrava mezo. El Mineja stacidomo, konkrete en parto Ostrava centro, deflankiĝas el fervoja stacidomo Ostrava ĉefstacidomo Báňská dráha.

LigilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • KORBELÁŘOVÁ, Irena; WAWRECZKA, Henryk; WLUDYKA, Zdeněk. Ostrava 1880–1939. 1. vyd. Třinec : Wart, 2000.
  • Architekt Lubor Lacina – výběr z díla. Brno : [s.n.], 1996.
  • NĚMEC, Jaroslav. Konec „hlaváku“ v bruselském stylu?. ostravablog.cz [online]. 2007-11-19 [cit. 2008-03-28]. Alirebla online.
  • KRÁL, Jan. Ostrava chce nový Přívoz. lidovky.cz [online]. 2007-06-16 [cit. 2008-03-28]. Alirebla online.


Eksteraj ligilojRedakti