Plavna, serbe Плавна, hungare Palona, kroate Plavana, germane Plawingen estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉ.

Plavna situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo en Plavna

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Plavna situas sur ebenaĵo laŭ rojo, Danubo preterfluas. Kontraŭe troviĝas Vukovar. Novi Sad troviĝas 75, Beogrado 150 km-ojn.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1522 pri 2 apudaj vilaĝoj Alsopalona kaj Felsepalona (=Suba kaj Supra Palona). Tiu en turka dokumento troviĝas "Palavna". La vilaĝo restis viva dum regado de Osmana Imperio. La katolika paroĥo ekfunkciis de 1756. En 1876 inundo, post jardeko incendio okazis. En 1900 loĝis tie 1903 homoj (1161 sudslavoj, 584 germanoj, 138 hungaroj, 8 serboj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Palánka, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis. En 2002 loĝis en Plavna 1392 da homoj, (serboj 607 (44 %), kroatoj 312 (22 %), hungaroj 145 (10 %), jugoslavianoj 112 (8 %), slovakoj 26 kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti