Mallarĝavosta sturno
La Mallarĝavosta sturno (Poeoptera lugubris) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj malgranda genro Poeoptera kiu enhavas afrikajn speciojn.
Mallarĝavosta sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallarĝavosta sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Poeoptera lugubris (Bonaparte, 1854) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu ĉi monotipa specio loĝas en Okcidenta kaj Centra Afriko el Sieraleono al la Demokratia Respubliko Kongo,[1] kaj nome en orienta Sieraleono, norda kaj orienta Liberio kaj suda Eburbordo, suda Ganao, sudokcidenta Togolando, Niĝerio kaj Kameruno suden, inklude insulon Bioko (Ekvatora Gvineo), al Gabono, RKongo kaj nordokcidenta Angolo (Kabindo suden al Norda Kuanzo) kaj sudokcidenta, sudcentra kaj nordorienta DRKongo kaj sudokcidenta Ugando.
Masklo estas malhelblua kaj ino estas malhelgriza kun brunaj makuloj en flugiloj, videblaj dumfluge; temas pri kazo de seksa duformismo. Ambaŭ seksoj havas pli nigrajn flugilojn kaj longajn, mallarĝajn vostojn per kiuj ili retenas sin kontraŭ arbotrunkoj kiel pegoj. Ĝi ne estas bruema birdo, sed ties voĉo inkludas akrajn ĉirpadojn, kriojn kaj fajfojn.
Ties habitato estas la kanopeo de arbaroj de malaltaj teroj, kaj ili uzas ankaŭ duarangajn arbarojn kaj arbarklarejojn. Illi manĝas ĉefe fruktojn, kaj foje insektojn aŭ semojn. Tiuj sturnoj formas arojn de 10-30 aŭ pliaj birdoj, kaj foje kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fruktomanĝataj birdoj. Tiu birdo estas koloninestumanto, kaj faras sian neston alte en mortintaj arboj en truoj origine elfositaj de koloniaj kavonestumantaj afrikaj barbuloj, kaj foje ambaŭ birdoj nestumas ege proksime. La ovoj estas palblugrizaj kun brunaj punktoj.[2]
Referencoj
redakti- ↑ IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2007-07-24 .
- ↑ Feare, Chris. (1998) Starlings and Mynas. Christopher Helm, p. 106, 245–246. ISBN 0-7136-3961-X.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2011-06-17 per la retarkivo Wayback Machine