Pornic

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pornic (stacidomo).

Pornic [pɔʁnik] estas franca komunumo en la departemento Loire-Atlantique, en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas banloko kaj kuracloko (centro de akvoterapio malfermiĝis en 1990) kaj havis 14 578 loĝantojn en 2014[1].

Pornic
La malnova haveno kaj la kastelo de Pornic
La malnova haveno kaj la kastelo de Pornic
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Loire-Atlantique
Arondismento Saint-Nazaire
Kantono Pornic
Komunumaro Communauté de communes de Pornic
Urbestro Philippe Boënnec (2008–2014)
Insee-kodo 44131
Poŝtkodo 44210
Demografio
Loĝantaro 14 052 (2009)
Loĝdenso 149,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 7′ N, 2° 6′ U (mapo)47.11556-2.10333Koordinatoj: 47° 7′ N, 2° 6′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 60 m
Areo 94,18 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Loire-Atlantique

Pornic (Loire-Atlantique)
Pornic (Loire-Atlantique)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Pornic (Francio)
Pornic (Francio)
DEC
Map
vdr
Vespero en Pornic

Geografio redakti

Pornic troviĝas ĉe Atlantiko, 20 km sudoriente de Saint-Nazaire kaj 40 km okcidente de Nantes. La najbaraj komunumoj estas Arthon-en-Retz, La Bernerie-en-Retz, Les Moutiers-en-Retz, Bourgneuf-en-Retz, Saint-Hilaire-de-Chaléons, Chéméré, Chauvé, Saint-Père-en-Retz, Saint-Michel-Chef-Chef, La Plaine-sur-Mer kaj Préfailles.

Transporto redakti

La stacidomo de Pornic estas parto de la TER-reto de Luarlandoj kaj fina haltejo de la linio Sainte-Pazanne - Pornic.

Interne de la urbo la komuna transportado estas senpaga ('navette estivale gratuite').

Vidindaĵoj redakti

 
Promenvojo apudmara

Krom kelkaj kasteloj, tumulo, grandega lago kaj malnova haveno, menciindas la dogana vojo (fr: sentier des douaniers) kiu ofertas la eblecon promeni 14 kilometrojn laŭlonge de la marbordo[2].

Referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2009 - 44131-Pornic (france). Alirita la 16-an de decembro 2012.
  2. (fr) Sentiers des douaniers Arkivigite je 2012-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, Turisma oficejo de Pornic

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti