Práznovce, hungare Práznóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.

Práznovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Práznovce situas laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero) (sen trapesejo), laŭ traira flankovojo. Topoľčany troviĝas 3 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1183 en formo "Proznouch". Komence la vilaĝanoj estis ĉiuj nobeloj. En 1828 vivis tie 267 homoj en 38 domoj. En 1831 kaj en 1866 multaj mortis pro ĥoleroj. En 1910 loĝis en Práznóc 438 homoj, (370 slovakoj, 54 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1931 inundo okazis. Inter 1975-1996 la municipo estis en Topoľčany. En 2001 loĝis en Práznovce 957 homoj, (897 slovakoj, 55 ciganoj, 2 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj polo).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti