Preĝejo Elizabeto de Hungario (Víziváros)

Kapucena kirko Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento (ekde 1997) en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en Vár (distrikto), en kvartalo Víziváros.

Paroĥa kirko Elizabeto de Hungario
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Vár (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke en tiu ĉi loko jam dum la mezepoko monaĥejo funkciis. Dum dominado de turkoj oni konstruis moskeon kaj banejon, el ili restis iom da muroj trovitaj en 1972. En 1687 la jezuitoj ricevis la moskeon, tio estis trakonstruita tuj, krome la banejo iĝis jezuita hospitalo. En la sama jaro György Széchényi establis tie kapucenan monaĥejon. Li ricevis ankaŭ la kirkon kaj la hospitalon en la sekva jaro. Ekde 1697 la kirko estis ofte trakonstruita aŭ pligrandigita. En 1716 okazis la solena konsekro. En 1760 estis faritaj interne grandaj barokaj altaroj. En 1777 la fasado plene barokiĝis. En 1856 oni konstruis pli novan turon (la malnova estis malkonstruita) kaj formiĝis la nun videbla formo, krome denova konsekro okazis. En 1944 bombo trafis la kirkon, sed post la milito la preĝejo renoviĝis (denove en 1969). Dum la socialismo la kapucenoj estis forigitaj.

Konstruaĵo redakti

La kirko kune kun la monaĥejo situas laŭ vojo, eĉ laŭ la trotuaro en proksimeco de Danubo. En mezo de la fasado la ĉefenirejo funkcias, pli supre troviĝas reliefoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario), pli supre skulptaĵo pri Elizabeto de Hungario (1856), la plej supre la turo altiĝas. La sanktejo estas rektangula. Interne la freskoj estis pentritaj en 1927, sed restis nur fresko pri Reĝo Kristo. La ĉefaltaro bildo pri Elizabeto de Hungario estis pentrita en 1954. La benkoj alvenis en 1876 de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár). Menciindas pentraĵo pri Sankta Floriano de 1813. En la galerio orgeno funkcias ekde 1926.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post la 19-an de novembro.

Fontoj redakti