Preĝejo Naskiĝo de Maria (Előszállás)

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en Előszállás.

Preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Előszállás
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Előszállás
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Előszállás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17761779
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko konstruiĝis en 1750. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la 1770-aj jaroj. La ĉefaltaro estis farita en 1788. Renovigoj okazis en 1839, 1933 fine en la 2000-aj jaroj. La orgeno estas aŭdebla de 1911.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo estas sola konstruaĵo, sed tre proksime situas monaĥejo de la cistercianoj. La preĝejo komenciĝas per turo, kiun sekvas la navo, fine estas duonronda kaj malpli larĝa sanktejo, apude kun sakristio. Interne super la enirejo estas galerio por la orgeno. La ĉefaltara bildo prezentas naskiĝon de Sankta Maria, la 2 flankaltaroj prezentas Sanktan Jozefon kaj Sanktan Bernardon. Kontraŭ la predikejo situas skulptaĵogrupo pri bapto de Kristo. La muroj origine estis blankaj, sed en 1913 oni pentris bildojn.

Monaĥejo redakti

La unuetaĝa baroka monaĥejo konstruita en 1765 formas "L"-formon. Ĝi estis renovigita en la 1930-aj jaroj. Post la konstruaĵo estas korto, antaŭ la monaĥejo ŝtona kruco situas. La interna parto estas ornamriĉa.

Fontoj redakti

 
Monaĥejo kaj preĝejo en Előszállás