Preĝejo Sankta Georgo (Ják)

La baziliko Sankta Georgo estas signifa historia monumento en vilaĝo Ják (Hungario). Ĝi estas elstara simbola verko, unike bone konservita de la hungara romanika arkitekturo.

Preĝejo Sankta Georgo
paroĥopreĝejomalgranda baziliko • katolika preĝejo [+]

LandoHungario
RegionoOkcidenta Transdanubio
Koordinatoj47° 8′ 21″ N, 16° 34′ 56″ O (mapo)47.139216.5822Koordinatoj: 47° 8′ 21″ N, 16° 34′ 56″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Georgo (Hungario)
Preĝejo Sankta Georgo (Hungario)
DEC
Preĝejo Sankta Georgo
Preĝejo Sankta Georgo
Map
Preĝejo Sankta Georgo
Vikimedia Komunejo:  Abbey church of St George (Ják) [+]
vdr
Aerfoto

Historio redakti

Arkeologoj trovis en la sanktejo restaĵojn de pli frua kirko el la 11-a aŭ 12-a jarcentoj. La nun videbla preĝejo kun benediktana monaĥejo estis konstruita ekde ĉirkaŭ 1220. La tatara invado en 1242 faris finon de la konstruado, sed poste ĝi estis finkonstruita kaj kaj konsekrita en 1256. La osmana armeo atingis Ják-on en 1532 kaj ili faris detruojn. Tamen la armeo retiriĝis, renovigaj laboroj okazis, sed laŭ dokumento la monaĥoj forlasis la vilaĝon certe en 1562. En la sekvaj jardekoj detruoj okazis (ankaŭ pro fulmo), sed precipe la monaĥejo suferis. Inter 1660 kaj 1666 diversaj konstruadoj okazis en la preĝejo, dum la monaĥejo tiutempe grandparte estis malkonstruita. Frigyes Schulek faris grandan restaŭran laboron inter 1896 kaj 1904, dum en 1902 József Angster muntis novan orgenon. Ekstere okazis renovigaj laboroj en 2013.

Preĝejo Sankta Georgo (Ják)
 
La kapelo kun kirko
 
Fasado
 
Portalo
 
La enirejo en la suda parto
 
Absido
 
Interno
 
La imitita portalo en Budapeŝto


Abateja preĝejo redakti

La preĝejo situas en mezo de la vilaĝo en korto, kiu estas ĉirkaŭita parte per ŝtona muro. La fasado estas simetria, ĉe la fasadaj anguloj turoj altiĝas kun piramida supro. Meze la impona portalo estas videbla, eble la plej bela en Hungario. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn. La ĉefabsido estas duonronda, same la absidoj de la flankonavoj, tamen pli malgrandaj. Interne oklateraj kolonoj distribuas la flankonavojn de la ĉefnavo. Fresko estas videblaj el la 13-a jarcento.

Kermesoj okazas en la 25-a de aprilo kaj 18-a de septembro.

Kapelo redakti

En la korto antaŭ la kirko Kapelo Sankta Jakobo (Ják) situas. Tiutempe la monaĥejaj kirkoj prezentis nur diservojn. La aliaj ekleziaj renkontiĝoj (baptadoj, geedziĝoj, ktp) povis okazi en diocezaj preĝejoj. Tial oni konstruis aparte tiu ĉi kapelon, fakte rotondon aŭ preĝejon.

Kopio en Budapeŝto redakti

En Zugló en Kastelo Vajdahunyad oni konstruis kopion de la portalo de Preĝejo Sankta Georgo (Ják).

Fontoj redakti