József Angster
József Angster [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angster József estis la plej granda hungara orgenkonstruisto (ankaŭ harmoniumokonstruisto).
József Angster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de julio 1834 en Kácsfalu (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 9-an de junio 1918 en Pécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo inĝeniero muzikilfaristo |
József Angster[1] naskiĝis la 7-an de julio 1834 en Kácsfalu (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Jagodnjak en Kroatio), li mortis la 9-an de junio 1918 en Pécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
redaktiJózsef Angster devenis el germana familio. Li lernis la metion lignaĵisto (1853), poste laŭ la kutimoj li migradis. En Vieno li studis speciale kreadon de la orgenoj (1856-1861), poste en Dresdeno, Lejpcigo kaj Kolonjo, fine inter 1863-1866 en Parizo ĉe Aristide Cavaillé-Coll. Li partoprenis ekzemple en farado de orgeno de Katedralo Nia Sinjorino de Parizo. Li revenis hejmen perpiede kaj en 1866 li establis firmaon pri produktadoj de orgenoj kaj harmoniumoj. En la sekvaj jaroj li ricevis mendojn eĉ el Italio. En 1903 li transprenis la gvidadon al siaj filoj. La firmao funkciis 83 jarojn, resume estis produktitaj 1300 orgenoj kaj 3000 harmoniumoj. József Angster ricevis premion de la papo en 1918.
Elektitaj orgenoj fare de la firmao
redakti- Sinagogo de Pécs (debuta, 1869)
- Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros)
- Kalvinana preĝejo (Ferencváros)
- Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)
- Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth)
- Baziliko de Eger (trakonstruo)
- Malnova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)
- Nova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)
- Baziliko de Győr
- Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa) (1876)
- Katedralo de Pécs (1887, ĝuste la centa orgeno)
- Kalvinana preĝejo (Mezőcsát) (1891)
- Preĝejo Sankta Anna (Miskolc) (1894)
- Kalvinana preĝejo (Avas) (1895)
- Kalvinana preĝejo (Miskolc) (1901)
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Miskolc) (1903)
- Palaco de Muziko (Miskolc) (1929)
- Preĝejo Emeriko de Hungario (Kalocsa) (1936)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc) (1950)
- Vota Katedralo de Szeged (la plej granda Angster-orgeno)
- Katedralo Elizabeto de Hungario (Košice)
Liaj kontribuoj
redakti- Az orgona története, lényege és szerkezete (1886)
- Életrajzom - Egy XIX. századi orgonaépítő naplója (2017)
Memorigiloj
redakti- strato kaj metilernejo en Pécs