Preĝejo Sankta Spirito (Soltvadkert)

katolika preĝejo

La paroĥa preĝejo Sankta Spirito estas sakrala historia monumento en Soltvadkert (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Spirito
Paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Soltvadkert
Paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Soltvadkert
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Soltvadkert
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kecel
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Soltvadkert, Szentháromság u. 19.
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj tiu areo senhomiĝis, poste en la frua 18-a jarcento alvenis ŝvaboj, slovakoj kaj hungaroj. La katolikoj fondis eklezian grupon en 1737, kiu estis filio de Kecel. En 1767 la grupo memstariĝis kun matrikula rajto. La kirko mem estis konstruita en 1808, pligrandigita inter 1916 kaj 1926. La orgeno estis kreita en 1910 kaj trakonstruita en 1979.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, sed la fasado rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. Antaŭe estas videblaj statuo pri Sankta Triunuo kaj kruco. En la korto estas ankoraŭ statuo pri Johano Nepomuko el la 19-a jarcento. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La turpinto estas piramideca. La fasado havas ankoraŭ po unu niĉojn, interne estas statuo pri Sankta Petro. La ĉefaltara bildo prezentas alvenon de la Sankta Spirito, kiun László Patay pentris en 1988. Resume 16 vitraloj troviĝas en loko de la fenestroj.

Kermeso okazas dimanĉe en Pentekosto.

Fontoj redakti