Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Fehérgyarmat)

Preĝejo Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbomezo de Fehérgyarmat.

Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Fehérgyarmat
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Fehérgyarmat
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fehérgyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen - Nyíregyháza
dekanujo Szatmár
Dato de konsekro 1816
Konsekrinto Péter Klobusiczky
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 1812–1816
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko de Fehérgyarmat okazis en 1334. En la [[1550-aj jaroj la kalvinanoj akiris la preĝejon, en 1673 la katolikoj reakiris, post 50 jaroj denove perdis ĝin. En 1740 la katolikoj konstruis malgrandan kapelon, sed post 9 jaroj ĝi cindriĝis. En 1750 Fehérgyarmat estis levita al paroĥo. La pastro aranĝis mesojn en loĝejo, sed ankaŭ tio cindriĝis en 1765. La katolikoj denove konstruis preĝejeton en 1771, La hodiaŭa romkatolika kirko konstruiĝis en la 1810-aj jaroj. La nova preĝejo travivis incendiojn en 1872, 1895, 1900, 1908, lastfoje en 1911. Ankaŭ en 1908 sismo okazis. La plej granda renoviĝo okazis ĉirkaŭ 1900. Intertempe la orgeno alvenis en 1899. La lasta renoviĝo okazis en 2008.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, sed apude situas krucifikso kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko (1810). La turo altiĝas en mezo de la fasado. La absido estas rektangula kaj iomete pli mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltaro estis farita en 1816, ties bildo prezentas 2 apostolojn Sanktan Petron kaj Sanktan Paŭlon. La internaj skulptaĵoj estas Sankta Antonio, Sankta Maria, Koro de Jesuo, Johano Nepomuko.

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Fontoj redakti