Preĝejo Elizabeto de Hungario (Erzsébetváros)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto).

Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario (Erzsébetváros)
Preĝejo Elizabeto de Hungario (Erzsébetváros)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapest, Erzsébetváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1901
Konsekrinto Kolos Ferenc Vaszary
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Imre Steindl
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1895-1901
Specifo
Enhaveco 2600
Longo 62 m
Larĝo 22 m
Alto 76 m (turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La plej frue en 1881 konstruiĝis preĝejo apud la nuna. En 1893 oni komencis fari fundamenton por pli granda kirko, sed la oficiala komenco okazis post 2 jaroj, kiun estris Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). La pli malnova preĝejo nun estas grekokatolika Preĝejo Egido de Dionaskanto (Budapeŝto). En 1932 antaŭ la preĝejo skulptaĵo pretiĝis pri Elizabeto de Hungario. Dum la 2-a mondmilito bombo parte detruis la preĝejon. Ĝi renoviĝis en 1949. Komence de la 21-a jarcento ĝi denove renoviĝis kaj la apuda placo kun la parko plibeliĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas 3 navojn kaj 2 turojn. La ĉefnavo estas 16, la flankonavoj 15 metrojn altaj. Supre, ekstere skulptaĵoj pri Elizabeto de Hungario, Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Dipatrino estas videblaj. Interne la predikejo prezentas reliefojn pri la 4 evangeliistoj.

Ekde 1995 la preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj redakti

 
Skulptaĵo pri Elizabeto de Hungario kaj la enirejo de la preĝejo
 
La ronda fenestro
 
Interna parto de la preĝejo

}}