Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös)

Franciskana Preĝejo de Vizito de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Gyöngyös, kiu troviĝas en la urbocentro.

Paroĥa preĝejo de
Vizito de Maria
Preĝejo de Vizito de Maria en Gyöngyös
Preĝejo de Vizito de Maria en Gyöngyös
monaĥejoparoĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös

Geografia situo

47° 46′ 56″ N, 19° 55′ 40″ O (mapo)47.7821388919.9278Koordinatoj: 47° 46′ 56″ N, 19° 55′ 40″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

Franciskanoj alvenis en la 1300-aj jaroj, kiuj unue konstruis sanktejon, navon kaj turon. La monaĥejo konstruiĝis supozeble en 1370. Laŭ dokumento la preĝejo kaj la monaĥejo kompletiĝis en 1494, sed la turkoj faris ilin ruina en 1526. Post 5 jaroj la franciskanoj rekonstruis ilin. Dum la turka domimado la franciskanoj stabile havis du monaĥejojn: en Gyöngyös kaj en Szeged. Ekde 1717 la preĝejo pligrandiĝis kaj renoviĝis, kie estis entombigita János Bottyán (generalo). En 1788 la franciskanoj tie ricevis specialan permeson, tial ili ne estis forigitaj. En 1904 kaj en 1917 incendioj okazis, sed la preĝejo poste renoviĝis. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, sed ili revenis en 1990.

Konstruaĵo redakti

Interne estas flankokapelo de Sankta Antonio el Padovo kaj ankaŭ pli malgrandaj flankokapeloj. Sur la muroj restis fenestroj el gotiko kaj baroko. La predikejo konstruiĝis en 1762, la pli nova baroka ĉefaltaro en 1760. La ĉefaltaro bildo prezentas Ave Maria-n (1766). Ekstere skulptaĵoj de Immaculata, Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio, Dipatrino kaj Sankta Bernardino estas videblaj.

En la preĝejo Viktor Tardos Krenner pentris kelkajn freskojn.

Kermeso okazas la 2-an de julio.

Fontoj redakti