Pribeník
Bazaj informoj
redaktiPribeník, hungare Perbenyik estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 100 m
- Loĝantaro: 950
- Poŝtkodo: 076 51
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
redaktiPribeník situas sur ebenaĵo, inter du rojoj, laŭ la hungara landolimo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Slovenské Nové Mesto-Ĉop. Kráľovský Chlmec troviĝas 4 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1323 en formo "Perbenyk". En 1809 oni fondis ĉevalobredejon. En 1910 loĝis en Perbenyik 1379 da homoj, (1364 hungaroj, 9 germanoj, 1 slovako). Ĝis Traktato de Trianon Perbenyik apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Perbenyik rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Pribeník 914 da homoj, (721 hungaroj, 167 slovakoj, 9 ciganoj, 2 rutenoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Perbenyik naskiĝis hungara pentristo Géza László Udvary.