Protogaea

verko de Godfredo Vilhelmo Lejbnico pri geologio

Protogaea [1] (latine pra-tero) estas la centra disertaĵo de Gottfried Leibniz pri geologio kaj naturhistorio. Neeldonita en ĝia tuteco dum lia vivdaŭro, sed farita konata de Johann Georg von Eckhart en 1719, ĝi estis konceptita kiel antaŭparolo al lia nekompleta historio de la Hanovra dinastio [2][3].

Protogaea
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gottfried Wilhelm Leibniz
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1749
Ĝenro traktaĵo
vdr
Ilustraĵo de la 1749 eldono de Protogaea de Leibniz

Kvankam Leibniz verkis tiun scienculan eseon inter 1693 kaj 1691 [4], ĝi ne estis publikigita plene ĝis preskaŭ sesdek jaroj poste, en 1749. Tiu ĉi verko ludis gravan rolon en la evoluo de la terscienco en la 18-a jarcento, kaj danke al siaj sciencaj argumentoj (kiuj estis ofte konjektaj en naturo), kaj al la metodiko kiun ĝi prezentis - Leibniz kolektis en ĝi multajn trovojn pri la procezoj kiuj formis la teron. Ĉar li traktis fosiliojn kiel "historiajn dokumentojn de la naturo" - de kiuj oni povas lerni multon pri la okazaĵoj de la pra-pasinteco, ĉi tiu verko ankaŭ ludis gravan rolon en establado de paleontologio.

Enhavo redakti

En la eseo Leibniz prezentas siajn opiniojn pri la historio de la tero ekde la komenco de ĝia apero, momenton kiun li nomis konsekvenca statuso (latine consistentior status). Leibniz asertis ke en la komenco la tero estis fandita korpo kaj hela stelo por ĉiuj intencoj (en la senco ke ĝi produktis sian propran lumon). La varmo de ĉi tiu fandita korpo malpliiĝis kun la paso de la tempo, kaj dum ĝi malvarmiĝis, la eksteraj tavoloj de la stelo iom post iom solidiĝis. "Vitrigitaj materialoj" - rokoj kaj sablo formiĝis je la fino de ĉi tiu komenca fandado, kaj el ili konstruiĝis la terkrusto. Adherante al la logika kronologia ordo de geologia temposkalo, Leibniz tiam kolektis multajn observaĵojn kaj hipotezojn pri la formado de la tero kaj la topologio de la tersurfaco, kiuj en vice pli fluis en konjektajn argumentojn pri la originoj de montoj, vulkanoj kaj fontoj. Li pripensis la formadon de rokoj kaj saloj kaj la katalogigon de mineraloj. Li ĝuste identigis la fosiliojn trovitajn en malsamaj partoj de la mondo kiel organikaj restaĵoj de vivantaj estaĵoj. En ĝi, Leibniz ankaŭ faris gravan fruan kontribuon al la kampo de petrolologio (subfako de geologio kiu traktas la studon de ŝtonoj) kiam li faris la bazan diagnozon inter magmorokaĵo, metamorfa rokaĵo, kaj sedimenta rokaĵo.

Metodologie, la metodoj de Leibniz por atingi konkludojn kaj argumentojn estas plejparte bazitaj sur lia ampleksa sperto en la minoj de la montoj de lia lando. Interalie, Leibniz priskribas la metodon de stratigrafio en unu el la paragrafoj de la verko.

Referencoj redakti

  1. Plena titolo en la germana: Protogaea oder Abhandlung von der ersten Gestalt der Erde und den Spuren der Historie in Denkmalen der Natur.
  2. J. G. Eckhart, "Beschreibung desjenigen, was bey Grabung des Herrenhäuser‐Canals am Lein‐Strome her Curiöses in der Erde gefunden worden", Neue Zeitungen von Gelehrten Sachen auf das Jahr 1719, Nr. 24, 185–192, see Cornelius Steckner: Lügenstein und Weltarchäologie[rompita ligilo].
  3. Nicholas Jolley. (1995) The Cambridge Companion to Leibniz. Cambridge University Press, p. 31–3. ISBN 978-0-521-36769-1.
  4. Gottfried Wilhelm Leibniz. (2008) Protogaea. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-11297-8.

Eksteraj ligiloj redakti