Salo (kemio)

jona kombinaĵo
Ĉi tiu artikolo temas pri speco de kemia kombinaĵo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Salo (apartigilo).

Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).[1]

hidrato de nikela klorido NiCl2·6H2O estas verda salo

Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.

Tipoj de salo redakti

Eblas klasifiki salojn laŭ diversaj metodoj. Saloj kiuj produktas hidroksidajn jonojn kiam solvite en akvo estas nomitaj alkalaj saloj. Saloj kiuj produktas acidajn solvaĵojn estas acidaj saloj. Neŭtraj saloj estas tiuj saloj kiuj estas nek acidaj nek bazaj. Ambaŭ-jonoj enhavas anjonan kaj katjonan centrojn en la sama molekulo, sed ne estas konsideritaj saloj. Ekzemploj de ambaŭ-jonoj estas aminoacidoj, multaj metabolitoj, peptidoj kaj proteinoj.[2]

Ecoj redakti

 
BMIM+PF6, jona likvo

Koloro redakti

Plejaj solidaj saloj estas travideblaj, ekzemple natria klorido. En multaj kazoj, la ŝajna opakecotravidebleco nur rilatas al la diferenco en grandeco de la individuaj kristaloj. Ĉar lumo reflektiĝas de la grenlimoj (limoj inter kristaletoj), pli grandaj kristaloj emas esti travideblaj, dum la polikristalaj agregaĵoj aspektas kiel blankaj pulvoroj.

Saloj ekzistas en diversaj koloroj, kiuj venas el aŭ la katjonoj aŭ la anjonoj. Ekzemple:

Malmultaj mineraloj estas saloj, ĉar ili solviĝus en akvo. Simile, neorganikaj pigmentoj emas ne esti saloj, ĉar nesolvebleco necesas por rezisto. Iuj organikaj tinkturoj estas saloj, sed ili estas preskaŭ tute nesolveblaj en akvo.

Gusto redakti

Diversaj saloj havas ĉiujn kvin bazajn gustojn, ekzemple, sala (natria klorido), dolĉa (plumba diacetato, kiu ingestite kaŭzas plumbovenenadon), acida (kalia bitartrato), amara (magnezia sulfato), kaj umama (mononatria glutamato).

Odoro redakti

Saloj de fortaj acidoj kaj fortaj bazoj ("fortaj saloj") estas nevolatilaj kaj ofte senodoraj. Aliflanke, saloj de malfortaj acidoj aŭ malfortaj bazoj ("malfortaj saloj") povas odori kiel la rilata acido (ekzemple, acetatoj kiel acetata acido (vinagro) kaj cianidoj kiel hidrogena cianido (migdaloj)), aŭ la rilata bazo (ekzemple, amoniaj saloj kiel amonio) de la enhavataj jonoj. Malrapidan partan disiĝon ofte akcelas la ĉeesto de akvo, pro tio ke hidrolizo estas la alia duono de la inversigebla reakcio, la formiĝo de malforta salo.

Solvebleco redakti

Multaj jonaj kombinaĵoj estas signife solveblaj en akvo aŭ alia polara solvanto. Malkiel molekulaj kombinaĵoj, saloj disociiĝas en solvaĵo al anjonaj kaj katjonaj komponantoj.

La krada energio, la kohera forto inter la jonoj en solido, regas la solveblecon. La solvebleco dependas de kiel bone ĉiu jono interagas kun la solvanto, do diversaj trajtoj evidentiĝas. Ekzemple, saloj de natrio, kalio kaj amonio estas solveblaj en akvo. Ne solveblas amonia heksakloroplatinato kaj kalia kobaltonitrito. Plejmultaj nitratoj kaj sulfatoj estas solveblaj en akvo. Esceptoj estas baria sulfato, kalcia sulfato (malfacile solvebla), kaj plumba (II) sulfato, ĉe kiu la paro 2+/2- donas altan kradan energion. Simile, plejaj metalaj karbonatoj estas nesolveblaj en akvo. Iuj solveblaj karbonatoj estas: natria karbonato, kalia karbonato kaj amonia karbonato.

Konduktivo redakti

 
Eĝa vido de parto de kristala strukturo de cikloheksanoTTF/TCNQ, ŝargotransiĝa salo.[3]

Saloj tipe estas elektraj izolaĵoj. Fanditaj saloj aŭ solvaĵoj de saloj konduktas elektron. Tial, fanditaj saloj kaj solvaĵoj enhavantaj solvitajn salojn (ekzemple natria klorido en akvo) estas uzeblaj kiel elektrolitojn.

Fandopunkto redakti

Saloj tipe havas altan fandopunkton. Ekzemple, natria klorido fandas ĉe 801 . Iuj saloj kun malalta krada energio estas likvaj ĉe aŭ proksime al ĉambra temperaturo. Tiuj inkluzivas fanditajn salojn, kiuj ofte estas miksaĵoj de saloj, kaj jonaj likvoj, kiuj kutime enhavas organikajn katjonojn. Tiaj likvoj havas nekutimajn ecojn kiel solvantoj.

Nomenklaturo redakti

La nomo de salo komenciĝas per la adjektivo de la katjono (ekzemple, "natria" aŭ "amonia") sekvata de la nomo de la anjono (ekzemple "klorido" aŭ acetato"). Oni ofte mencias saloj laŭ la nomo de la katjono (ekzemple, "natriaj saloj") aŭ laŭ la nomo de la anjono (ekzemple, "kloridaj saloj" aŭ "acetataj saloj").

Konataj salformaj katjonoj inkludas:

Konataj salformaj anjonoj (patraj acidoj en parentezoj kie disponeblaj) inkludas:

Saloj kun diversaj nombroj da hidrogenaj atomo anstataŭigitaj per katjonoj kompare al siaj patraj acidoj nomiĝas "unuprotona", "duprotona", aŭ "triprotona", idikante ke unu, du aŭ tri hidrogenaj atomoj estas anstataŭigitaj; "plurprotonaj" saloj estas tiuj, en kiu pli ol unu hidrogena atomo estas anstataŭigita. Ekzemploj:

Kelkaj ordinaraj saloj redakti

Ordinaraj estas la saloj, kiuj konsistas el unu tipo de salo kaj povas esti priskribitaj per unu formulo.

Formiĝo redakti

 
Solida plumba(II) sulfato (PbSO4)

Saloj formiĝas per kemia reakcio inter:

Forta salo redakti

Fortaj saloj aŭ fortaj elektrolitaj saloj estas kemiaj saloj konsistas el fortaj elektrolitoj. Tiuj jonaj kombinaĵoj tute disociiĝas en akvo. Ili ĝenerale estas senodoraj kaj nevolatilaj.

Fortaj saloj komenciĝas per Na__, K__, NH4__, aŭ finiĝas per __NO3, __ClO4, aŭ __CH3COO. Plejaj metaloj el grupoj 1 kaj 2 formas fortajn salojn. Fortaj saloj estas precipe utilaj kiam oni kreas konduktivajn kombinaĵojn, ĉar iliaj konsistaj jonoj ebligas pli altan konduktivon.[4]

Malforta salo redakti

Malforta saloj aŭ "malfortaj elektrolitaj saloj" konsistas el malfortaj elektrolitoj. Ili ĝenerale estas pli volatilaj ol fortaj saloj. Ili ofte havas similan odoron al la acido aŭ bazo kiu formis ilin. Ekzemple, natria acetato, NaCH3COO, havas similan odoron al acetata acido CH3COOH.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. IUPAC, Compendium of Chemical Terminology, 2nd ed. (the "Gold Book") (1997). Online corrected version: (2006–) "salt". doi:10.1351/goldbook.S05447
  2. (2005) Biochemistry, 3‑a eldono, Hoboken, NJ: John Wiley & Sons Inc., p. 68. ISBN 9780471193500. Arkivigite je 2007-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-11. Alirita 2022-01-21.
  3. (1978) “Réexamen de la structure du complexe hexaméthylène-tétrathiafulvalène-tétracyanoquinodiméthane”, Acta Crystallographica Section B 34 (2), p. 689. doi:10.1107/S0567740878003830. 
  4. Acid and Base Strength. MindTouch and Department of Education Open Textbook Pilot Project (5-a de junio 2019). Arkivita el la originalo je 2016-12-13. Alirita 6-a de novembro 2019.