Dunatria fosfato

kemia kombinaĵo
Dunatria fosfato
Kemia strukturo de la
Dunatria fosfato
3D Kemia strukturo de la
Dunatria fosfato
Kemia formulo
Na2HPO4
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fosfato de natrio dubaza
  • Dunatria hidrogena fosfato
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 22625
PubChem-kodo 24203
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka kristala solido, senodora
Molmaso
  • 141.96 (anhidra)
  • 268.07 (heptahidrata) g mol−1
Fandopunkto 250 °C (482 ; 523 K)
malkomponiĝas
Denseco 1.52 g/cm3
Acideco (pKa) 12,35
Mortiga dozo (LD50) 17000 mg/kg (rato, buŝa)
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P305+351+338, P321, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dunatria fosfato, fosfato de natrio dubazaNa2HPO4 estas neorganika kombinaĵo konsistanta je natrio, fosforo kaj oksigeno, dubaza salo de fosfata acido kaj natria hidroksido, konata plurforme tiel kiel anhidra, du-, hepta-, okta- kaj dodeka hidrata. Ĉiuj estas akvosolveblaj pulvoroj, kaj la anhidra salo estas tre higroskopa. La pH de la dunatria fosfato en akvosolvaĵo kuŝas inter 8.0 kaj 11.0 signifante ke ĝi estas milde baza:

HPO42− + H2O H2PO4 + OH

Sintezoj redakti

 
 
 
 

Reakcioj redakti

  • La kristaloj de dunatria fosfato perdas akvon sub hejtado:
 
  • En pli altaj temperaturoj ĝi transformiĝas en pirofosfatan acidon:
 
 
  • Dunatria fosfato reakcias kun alkaloj:
 
  • Dunatria fosfato plenumas kelkajn reakciojn pri duobla interŝanĝo kun kalcia klorido:
 
  • Nekompleta neŭtraligo per kalcia klorido:
 
 

Uzoj redakti

Dunatria fosfato uzatas kune kun trinatria fosfato en nutro-industrio kaj akvotraktado. En nutraĵoj, ĝi uzatas por kontrolo de la pH, ĉar ĝia apliko evitas koaguliĝon en la preparado de densigita lakto. Simile, ĝi uzatas kiel anti-aglomerada aldonaĵo en pulvorigitaj produktoj. Ĝi same uzatas en desertoj kaj pudingoj, samkiel tritika kremo por plirapidigi kuirtempon, kaj densigo de rapidofaraj pudingoj. En akvo traktado, ĝi malrapidigas la formiĝon de kalciaj krustoj. Ĝi same uzatas en kelkaj likvo-sapoj kaj purigagentoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti