Kalia permanganato

kemia kombinaĵo
Kalia permanganato
Plata kemia strukturo de la Kalia permanganato
Kristalografa strukturo de la Kalia permanganato
Kristaloj de Kalia permanganato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hipermangano
Kemia formulo
KMnO4
CAS-numero-kodo 7722-64-7
ChemSpider kodo 22810
PubChem-kodo 516875
Merck Index 14,7655
Fizikaj proprecoj
Aspekto purpuro-bronzo-grizaj nadloj, ruĝeco-rozkolora en solvaĵo
Molmaso 158.034 g·mol-1
Denseco 2.703 g cm−3
Fandpunkto 240 °C
Refrakta indico  1,5900
Acideco (pKa) -0.3
Solvebleco Akvo:
  • 6.4 g/100 ml (20 °C)
  • 250 g/L (65 °C)
Mortiga dozo (LD50) 1090 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R22 R34 R36/38 R50/53 R52/53
Sekureco S26S36S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H314, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P270, P273, P280, P301, P305+351+338, P310, P330, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia permanganato (KMnO4) estas viola-nigra, iomete metalluma, brileta kristala solidaĵo kaj ĝi solviĝas bone en akvo. La solvaĵo havas la malhelviolan koloron kaj efikon de forta oksidenzo. La kemiaĵo forte oksidigas la organikajn materialojn. Oni uzas ĝin por blankigo de la teksaĵoj, purigo de organikaj matrialoj, „tanado” de ligno. La akva solvaĵo de la kalia permanganto havas sterilizan efikon.

Oni uzas ĝin en la analitika kemio kiel la plej gravan reagenton de la oksidiga titrado.

La silabo per signifas en la kemio, la mangano aperas en la eble plej alta oksidiĝa stato, nome +7.

Produktado redakti

La teknika produktado okazas el brunŝtono MnO2, kiu reagas kun kalia hidroksido kaj aera oksigeno al verdkolora kalia manganato (VI) K2MnO4. Tiu estas elektrokemie plu-prilaborita al kalia permanganato (anoda oksidiĝo) kaj aperas en al komerco la kristala formo.

Historio redakti

La fotografistoj uzis kalian permanganaton kiel eron en fulmila pulvoro.

Vidu ankaŭ redakti