Provinco Inhambane

Provinco Inhambane, Esperantigite Inhambano, estas provinco de Mozambiko situanta sur la marbordo en la suda parto de la lando. Ĝi havas areon de 68 615 km² kaj loĝantaron de 1 412 349 (en 2006) [1]. La provinca ĉefurbo ankaŭ estas nomita Inhambane, Esperantigite Inhamban-urbo.

Provinco Inhambane
Provinco
provinco de Mozambiko [+]

LandoMozambiko

ĈefurboInhambane
- koordinatoj23° S, 35° O (mapo)-2334.5Koordinatoj: 23° S, 35° O (mapo)
Areo68 775 km² (6 877 500 ha) [+]


HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166-2MZ-I

Provinco Inhambane (Tero)
Provinco Inhambane (Tero)

Provinco Inhambane (Mozambiko)
Provinco Inhambane (Mozambiko)
DEC

Map
Provinco Inhambane

Vikimedia Komunejo:  Inhambane Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Map of Mozambique with the province highlighted
Map of Mozambique with the province highlighted

La klimato estas tropika ĝenerale, pli humida laŭlonge de la marbordo kaj pli seka landinternen. La marbordo havas kelkajn mangrovmarĉojn.

Inhamban-urbo ekzistis en la 10-a jarcento, kaj estis la plej suda haveno uzita fare de araboj por sklavkomerco. La regiono estis vizitita fare de Vasco da Gama en 1498, kiu rekviziciis Inhamban-golfo por Portugalujo. La portugaloj starigis faktorion en Inhambano en 1534.

Ekonomio redakti

La provinco estas la dua plej granda kultivisto de akaĵuoj ( post Nampula), kaj ankaŭ produktas kokosojn kaj citrusfruktojn ( inspirante la plej faman poeton de Mozambiko Craveirinha por skribi de "La Bongustaj Mandarinoj de Inhambano" ). La longa marbordolinio subtenas multe da fiŝkaptado. La inhambana golfo-areo estas de iu intereso por turismo, kun kelkaj strandoj, kaj por unu el la lastaj postrestantaj populacioj de dugongo en Mozambiko.

Distriktoj de Inhambano redakti

 
Vilaĝo en Inhambano apud Inhamban-urbo.
  • Funhaluro ( Funhalouro )
  • Govuro
  • Homojno ( Homoine )
  • Jangamo
  • Inharimo ( Inharrime )
  • Inhasoro ( Inhassoro )
  • Maboto ( Mabote )
  • Masingo ( Massinga )
  • Morumbeno ( Morrumbene )
  • Pandao ( Panda )
  • Vilankulo
  • Zavalao ( Zavala )

Urboj en Inhambano redakti

Poŝtmarkoj kaj poŝta historio de Inhambano redakti

Kun pluraj aliaj distriktoj de kolonia Mozambiko, la portugala registaro presis poŝtmarkojn specife por Inhambano dum pluraj jaroj. La unua seriero estis por la 700-a datreveno de Sankta Antonio de Padovo en 1895, la poŝtmarkoj estante tiuj de Mozambiko superstampitaj " CENTENARIO/DE/S. ANTONIO/Inhambane/MDCCĈCV". Tio estis daŭrigita en 1903 per regula serio havanta portreton de reĝo Karlo kaj subskribita " IMHAMBANE". Inter 1911 kaj 1917, revolucio en Portugalujo gvidis al serio de " REPUBLICA" superpremoj. Poste Inhambano revenis al la uzo de la poŝtmarkoj de Mozambiko.

Kulturo redakti

Inhambano estas fama por sia muziko, speciale por la timbila ( ksilofona ensemblo ) de la Ĉopi-etno.

Referencoj redakti

  1. Totala loĝantaro po provinco - 2006. Instituto Nacional de Estatística. Alirita 2008-06-15. angle portugale

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti