Przemysł la 2-a

reĝo de Pollando, duko de Grandpolujo
(Alidirektita el Przemysł la 2-a (Pollando))

Przemysł la 2-a (naskiĝis la 14-an de oktobro 1257 en Poznań, mortis la 8-an de februaro 1296 en Rogoźno) estis pola reganto el dinastio Piastoj (la lasta vira reprezentanto de Grandpoluja linio), princo de Poznań en la jaroj 1257–1279, princo de Grandpolujo en la jaroj 1279–1296, princo de Krakovo kaj per tio princeps (plejaĝa princo) de Pollando en la jaroj 1290–1291, princo de la Pomerio de Gdańsk en la jaroj 1294–1296, reĝo de Pollando en la jaroj 1295–1296.

Przemysł la 2-a
Fantazia portreto de Przemysł la 2-a, de Jan Matejko, 19-a jarcento
Fantazia portreto de Przemysł la 2-a, de Jan Matejko, 19-a jarcento
Persona informo
Przemysł II
Naskiĝo 14-an de oktobro 1257 (1257-10-14)
en Poznano
Morto 8-an de februaro 1296 (1296-02-08) (38-jaraĝa)
en Rogoźno
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Katedralo de Poznano vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Dinastio Grandpollandaj Piastoj vd
Patro Przemysł la 1-a de Grandpolujo vd
Patrino Elizabeto de Vroclavo vd
Gefratoj Anna of Greater Poland • Constance of Greater Poland • Euphrosyne of Greater Poland • Euphemia of Greater Poland vd
Edz(in)o Margaret of Brandenburg • Richeza of Sweden, Queen of Poland • Ludgarda of Mecklenburg vd
Infanoj Elizabeth Richeza of Poland vd
Profesio
Okupo politikisto vd
princo de Poznań
Dum 1257–1279
princo de Grandpolujo
Przemysł la 2-a
Dum 1279–1296
princo de Krakovo
princeps (plejaĝa princo) de Pollando
Dum 1290–1291
princo de Pomerio de Gdańsk
Dum 1294–1296
reĝo de Pollando
Przemysł la 1-a
Dum 1295–1296
Antaŭulo Boleslao la 2-a
Sekvanto Venceslao la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kunlaborante kun ĉefepiskopo de Gniezno Jakub Świnka li strebis al unuigo de Piastaj princlandoj. Ceremonio de lia kronado, celebrata de la ĉefepiskopo, okazis la 26-an de junio 1295 en Gniezno. Apenaŭ naŭ monatojn poste la 8-an de februaro 1296 Przemysł la 2-a estis murdita dum sensukcesa provo de homforkapto, inspirita de grafoj de Brandenburgio.

Bibliografio redakti

  • Oswald Balzer, Genealogia Piastów (Genealogio de Piastoj), Kraków 1895
  • Oswald Balzer, Królestwo Polskie 1295–1370 (Pola Reĝlando 1295-1370), volumo I-III, Lwów 1919–1920
  • Jan Baszkiewicz, Powstanie zjednoczonego państwa polskiego na przełomie XIII i XIV wieku (Ekesto de unuigita pola ŝtato en 13-a/14-a jarcentoj), Warszawa 1954
  • Zbigniew Dalewski, Ceremonia koronacji Przemysła II (Ceremonio de kronado de Przemysł la 2-a), en: Przemysł II. Odnowienie Królestwa Polskiego (Przemysł la 2-a. Renovigo de Pola Reĝlando), redakto J. Krzyżaniakowa, Poznań 1997, p. 199-212