Pseŭdofrazo estas frazo, kiu konsistas el pseŭdovortoj kaj vortetoj (pli ĝenerale: helpaj aŭ funkciaj vortoj) kaj strikte sekvas la normalan frazostrukturon de la lingvo. Krom uzo de pseŭdovortoj mem, pseŭdofrazoj povas esti kuriozaj pro tio, ke el la leksikaj kaj gramatikaj afiksoj kaj el la gramatika strukturo ofte eblas rezoni pri tio, kion la pseŭdofrazo priskribas. Por plia efekto, pseŭdovortoj aŭ ties partoj povas aperi plurfoje en pseŭdofrazo.

Renkonteblas ankaŭ eĉ plenaj tekstoj kaj poemoj el pseŭdofrazoj, t.e. pseŭdotekstoj kaj pseŭdopoemoj. Same kiel pseŭdovortoj, kaj pseŭdofrazoj kaj pseŭdotekstoj kaj pseŭdopoemoj povas supraĵe ŝajnigi sin realaj normalaj frazoj, tekstoj aŭ poemoj en la lingvo.

Plej ofte pseŭdofrazoj uziĝas en lingvistikaj eksperimentoj, dum pseŭdotekstojn kaj pseŭdopoemojn uzas verkistoj por specialaj efektoj en literaturo.

En Esperanto redakti

Mi rakle felbis redakti

Ekzemplon de pseŭdofrazo Esperanta prezentas Claude Piron en sia libro Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?

 
 Mi rakle felbis la burnan kazumon per mia felbilo, kaj ĝi bemis al mi 

Tiu pseŭofrazo aperas en la ĉapitreto sesa, en kiu li enkondukas la ideon rigardi la lingvon ne kiel unu tuton, sed laŭ pluraj (laŭ li, almenaŭ tri) lingvoniveloj. Fine de la ĉapitreto li proponas la jenan hierarĥion de niveloj:

  1. kerno (baza, funda, profunda nivelo): baza tipo de gramatiko kaj de derivado, t.e. la maniero, laŭ kiu indikiĝas la rilatoj inter la vortoj (ekzemple, kiu determinas kiun), la precizigoj pri tiu aŭ alia nuanco (ĉu estas unu, ĉu estas pluraj; ĉu estas finite, ĉu plu daŭras; ktp) kaj la rilatoj inter la konceptoj (ekzemple inter ‹frato› kaj ‹fratino›, inter ‹vidi› kaj ‹nevidebla›, inter ‹haroj›, ‹stari› kaj ‹harstariga›);
  2. meza nivelo: sintakso kaj vortordo;
  3. supra aŭ supraĵa nivelo: efektiva formo de la vortoj, sonsistemo.

Por ilustri la malsamecojn de la niveloj, Claude uzas diversajn frazojn kiel ekzemplojn. Komence li argumentas, ke la efektivajn formojn de la vortoj ni atentas nur supraĵe: Ni ne havas la senton, ke ni parolas alian lingvon, se ni transiras de «la vagonaroj fariĝis pli kaj pli malnovaj» al «la trajnoj iĝis pli kaj pli oldaj».

Poste li montras iom plian gravecon de vortordo, per ŝanĝimpresa «por ke homo la juna homojn la maljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin», kaj eĉ plian malaŭtentigon kaŭzatan de ŝanĝo de sintakso, per «por ke juna homo respektas je la maljunaj, necesas ke li komprenas ilin».

Fine, Claude evidentigas la kernecon de la strukturo kaj la gramatiko: Kaj tamen ni ne havas la saman impreson, ke la lingvo estis atakita en sia profunda bazo, kiel se ni renkontas la frazon «por ke juno homo maljunos homines respektet, necesat lim komprendere ellos». Ĉi tiu frazo ne plu estas Esperanto, eĉ malbona, kvankam preskaŭ ĉiuj radikoj estis konservitaj.

Resume li revenas al la supraĵa nivelo kaj ilustras per la ekstrema ekzemplo la malsamecon de la niveloj.

 
 Pruvon, ke ĉi tiu nivelo estas pli fundamenta ol tiu de la formo de la vortoj, mi ĉerpos el jena konstato. Al la meza esperantisto, la frazo «Mi rakle felbis la burnan kazumon per mia felbilo, kaj ĝi bemis al mi» kvankam nekomprenebla — ĝi signifas nenion! — tamen estas sentata kiel Esperanto, dum la supre prezentita frazo (por ke juno homo respektet…) impresas kiel alia lingvo, eĉ al tiuj, kiuj ĝin tuj plene komprenas
— Claude Piron, Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?

En aliaj lingvoj redakti

En la angla redakti

The Jabberwocky
Twas bryllyg, and the slythy toves
Did gyre and gymble in the wabe:
All mimsy were the borogoves;
And the mome raths outgrabe.
Aliaj strofoj enhavas kiel pseŭdovortojn, tiel ankaŭ normalajn vortojn. Estas pluraj tradukoj de tiu poemo en Esperanton, ekzemple la jena, fare de Marjorie Boulton, komenciĝas ĉi tiel:
La Ĵargonbesto
Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
mizaris la maldikdudelfoj,
forfuraj ratjoj vaŭis.

En la rusa redakti

Глокая куздра штеко будланула бокра и курдячит бокрёнка.
Proksimuma adapto de tio en Esperanton estas:
Gloka kuzdrino ŝteke ekbuldis bokron kaj kaŭdaĉadas la bokridon.
Krom la fleksiaj ŝanĝoj de la vortformoj, en la frazo uziĝas kelkaj leksikaj afiksoj: -ну- en будланула montras ioman momentecon aŭ eĉ subitecon de la ago, kaj -ёнк- en бокрёнка estas sufikso de ido, same kiel la Esperanta -id-. Interesaĵon prezentas tio, ke animitecon de la bokro sugestas ne nur ekzisto de ties ido, sed ankaŭ la aspekto de la akuzativa vortformo de tiu vorto: ĝi estas sama al la genitiva formo (бокра), kaj se ĝi estus neanimita, ĝia formo estus sama al tiu en nominativo (бокр).
  • Pseŭdorakontaron nomitan Пуськи бятые (Peskoj biataj; ru:Пуськи бятые) verkis rusa prozisto kaj poeto Ludmila Petruŝevskaja (ru:Людмила Петрушевская). Ĝin konsistigas 16 pseŭdorakontoj pri Kaluŝino (Калуша) kaj ofte ankaŭ ŝiaj kaluŝidoj (калушата). La roluloj multe interparolas. En la deka pseŭdorakonto Про глокую куздру и бокрёнка (Pri gloka kuzdrino kaj bokrido) estas menciita Ŝĉerba (Щерба) kaj la ĉi-supre prezentita pseŭdofrazo Gloka kuzdrino, kiu estas la temo de la interparolo en tiu parto.

En la kartvela redakti

  • Uzata en la kartvela pseŭdofrazo estas მეცხატემ ჩაწყანური ღუმფები დაასაჭყანა [mets’khatem ch’atsqanuri ghump’ebi daasachqana]. Ĝi estas adaptebla en Esperanton ĉi tiel: Mecisto ĉatkanuris gumpojn dasaŝkanajn. La unua vorto მეცხატემ [mets’khatem] montras la profesion aŭ la funkcion de la aganto.