Quillan

komunumo en la departemento Aude de Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Quillan (Aude) kaj Quillan (stacidomo).

Quillan (okcitane: Quilhan) estas nova franca komunumo en la departemento Aude, en la regiono Okcitanio.

Quillan
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 11304 [+]
Poŝtkodo 11500
Demografio
Loĝantaro 3 066  (2021) [+]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 2° 11′ O (mapo)42.8752777777782.1819444444444Koordinatoj: 42° 53′ N, 2° 11′ O (mapo) [+]
Areo 34,63 km² (3 463 ha) [+]
Quillan (Aude)
Quillan (Aude)
DEC
Quillan
Quillan
Situo de Quillan
Quillan (Francio)
Quillan (Francio)
DEC
Quillan
Quillan
Situo de Quillan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quillan [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas france Quillanais.

La urbo Quillan estas la plej grava komunumo de la Haute-Vallée de l'Aude kaj la dua de la arondismento Limoux. La urba teritorio amplekas ankaŭ Espéraza, Couiza kaj Campagne-sur-Aude kun pli ol 10 000 loĝantoj.

Konsisto redakti

Geografio redakti

La komunumo troviĝas ĉe la piedoj de la Pireneoj apud la rivero Aude.

Trajne atingebla per SNCF, stacidomo Quillan sur la linio de Carcassonne al Rivesaltes, kiu ne plu funkcias ekde Quillan. La linio apartenas al TER de Languedoc-Roussillon

Busoj regule iras al Limoux kaj Carcassonne sed ankaŭ al Perpignan kaj Foix.

Blazonoj redakti

     

Vidindaĵoj redakti

 
La kastelo
  • Pont vieux (malnova ponto) trans Aude
  • La kastelo
Sur la loko de castrum de la visigotoj el la 8-a jarcento la kastelo estis konstruigita en la 12-a kaj 13-a jarcento de la episkopoj de Narbonne por kontroli la impostojn. Ĝi iĝis objekto de konflikto inter la reĝo de Francio kaj la episkopo de Narbonne dum la milito kontraŭ la kataroj.
Quillan iĝis post la packontrakto de 1229 Ville Royale (france por reĝa urbo) kaj estis transdonata al gubernanto. Du jarcentojn poste la franca reĝo decidis transformi ĝin en fortikaĵon kontraŭ la invado el Aragonio. Por la malproksima hispana limo, en la kastelo estis garnizono, kiu formis la nun videblan aspekton: kvadrata kastelo kun muroj, turoj ĉe ĉiu angulo kaj kvadrata turego. La kastelo estas unu el la maloftaj ekzemploj por milita arkitekturo de la 14-a kaj 15-a jarcento.

Post la paco de la Pireneoj kaj la okupo de Rusiljono en la jaro 1659 la landlimo al Hispanio estis malproksima kaj la kastelo perdis sian militan signifon. La ŝtonoj estis utiligitaj por konstrui la Malnovan Ponton kaj parton de la sonorila turo de la preĝejo.

  • La preĝejo Notre Dame estis la unuan fojon menciita en la jaro 930. La nuna preĝejo estis konstruita en la 14-a jarcento kaj refarita en la 15-a jarcento, pro damaĝoj dum la milito, en la nun videbla formo. Karakteriza estas la romanika stilo. Ĝi havis navon, kiu estis 25 m longa. Bela romanika arko ankoraŭ estas videbla sur la dekstra flanko de la enirejo. La konstrulaboro daŭris ĝis 1677.
El la 19-a jarcento estas la la pulpito, la orgeno, kaj la baptujo.

Flosado redakti

Antaŭ la konstruado de fervojo de Carcassonne la transporto de ligno okazis per flosado sur la Aude.

La flosado ekestis en la 19-a jarcento kaj de Quillan iris grandegaj flosoj al Carcassonne kaj eĉ ĝis Narbonne. En la jaro 1860 foriris 982 flosoj, kiu egalis al volumeno de 5,758 kubaj metroj. Dufoje jare okazis granda merkato de ligno.

Micheline redakti

Micheline estis aŭtobuso, kiu povis uzi la relojn de la fervojo. La antaŭaj radoj troviĝis sur vagoneto kaj la malantaŭaj radoj havis specialan radon kaj movigis la aŭtobuson. Ĝi funkciis en la 1940-aj jaroj inter Quillan kaj Carcassonne.

Bibliografio redakti

  • Thierry Meynier et Robert Baraybar, Quillan et son canton, A. Sutton, Joué-lès-Tours, 1999, 128 p. (ISBN 2-8425-3435-2)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti