Róbert Nógrádi
Róbert Nógrádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nógrádi Róbert estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Niedermann.
Róbert Nógrádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Niedermann Róbert |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1928 en Dombóvár |
Morto | 16-an de junio 1989 (60-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1947–1950) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Róbert Niedermann[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1928 en Dombóvár, li mortis la 16-an de junio 1989 en Pécs.
Biografio
redaktiRóbert Nógrádi studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo inter 1947-1950, inter 1950-1955 en koncerna lernejo en Moskvo. Hejmenveninta li komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1956-1960 li estis reĝisoro, ĉefreĝisoro en Teatro Szigligeti (Szolnok). Pli poste li reĝisoris en Gaja Teatro kaj Teatro Thália (Budapeŝto). De 1962 ĝis la emeritiĝo en 1988 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pécs), en tiu periodo li establis la operan, baletan kaj puteatran branĉojn de la teatro. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1987, krome la titolon "eterna membro de la teatro".
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Othello
- Imre Dobozy: Szélvihar
- Maksim Gorkij:
- Éjjeli menedékhely
- Kispolgárok
- József Katona: Bánk bán
- Gyula Illyés: Testvérek
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac
- Molière: Tartufo