Rózsi Walter
Rózsi Walter [rOĵi valter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Walter Rózsi estis hungara operkantisto (soprano).
Rózsi Walter | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Walter Rozália Mária |
Aliaj nomoj | Walter Rózsi |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1899 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de aŭgusto 1974 (74-jara) en Budapeŝto |
Mortokialo | peritoneito |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Géza Radó |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Rózsi Walter [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de aŭgusto 1974 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Rózsi Walter aĝis 7, kiam ŝi komencis lerni baleton en trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la jaro de 1919 ŝi estis aktoro en malgranda teatro en sia naskiĝurbo, poste ŝi lernis kantoteknikon en Muzikakademio kaj Milano. En 1921 ŝi debutis (kiel operokantisto) en Teatro Erkel en titolrolo de Puccini: Tosca. Ŝi estis membro en la Operejo ĝis 1948, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premion en 1954, pli frue en 1942 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo.
Elektitaj rolojRedakti
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Giacomo Puccini:
- Manon Lescaut - titolrolo
- Madama Butterfly - Ĉo-ĉo-san
- Tosca - titolrolo
- Turandot - titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Otello - Desdemona
- Aida - titolrolo
- Richard Wagner: Tannhäuser - Venus