Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio)

La Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (nederlande : Koninklijk Museum voor Midden-Afrika), funkcianta sub la nomo AfricaMuseum ekde 2018, estas etnografia kaj naturhistoria muzeo pri la iama belga kolonio. Krom Kongo (la nuna Demokratia Respubliko Kongo, DRC), la belga kolonia imperio ankaŭ inkluzivis en Afriko Ruanda-Urundi, kiu fariĝos Ruando kaj Burundo post la sendependeco en 1960. La konstanta kolekto aspektis eksmoda kaj uzis rasisman scenografion laŭ la nuntempaj normoj[1]. La eksa Reĝa Muzeo por Mez-Afriko kiu havis tutmondan renomon[2][3] estis nomata 'la tutlasta kolonia muzeo en la mondo'[4]

Reĝa Muzeo por Mez-Afriko
Federal Scientific Institute • muzeo de natura historio • muzeo de historio • muzea konstruaĵo • muzeoHeredaĵo-biblioteko
Lando Belgio vd
Situo Tervuren
Adreso Leuvensesteenweg 13
Poŝtkodo 3080
Konstrustilo(j) novklasika arkitekturo vd
Arkitekto(j) Charles Girault vd
Estiĝo 1898
Direktoro Guido Gryseels
Koordinatoj 50° 49′ 51″ N, 4° 31′ 7″ O (mapo)50.8308894.518497Koordinatoj: 50° 49′ 51″ N, 4° 31′ 7″ O (mapo)
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio) (Belgio)
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio) (Belgio)
DEC
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio)
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio)
Situo de Reĝa Muzeo por Mez-Afriko (Belgio)
Map
Reĝa Muzeo por Mez-Afriko
Retpaĝo http://www.africamuseum.be
vdr

La muzeo kaj en la pasinteco kaj nuntempe funkcias samtempe kiel sicenca instituto[4] kun grava dokumenta centro pri la kulturo kaj naturo de Afriko[5].

La muzeo ekestis en 1897 rezulte de kolonia ekspozicio kaj ĝis 1960 (la jaro de la sendependeco) la muzeo estis financita de la belga Ministerio de la Kolonioj kaj ludis gravan rolon en la reprezentado de Afriko, la afrikanoj kaj en la gloro de la kolonio kaj ĝiaj fondintoj,[6]

Post kvin jaroj de renovigaj laboroj la muzeo remalfermiĝis en decembro 2018. Ĝi havas ekspozician areon de 11 000 m² kaj la muzeo ankaŭ montras pli afrikecan vizaĝon[7].

Nova estas ke la konstanta ekspozicio renoviĝis kaj ke pli da atento estas dediĉata al la historio de la kolonia periodo, pri kio okazis en Afriko kun pli kritika rigardo al la kolonia pasinteco kiu estis antaŭe tro unuflanka rakonto[2].

Kolektoj redakti

La muzeo hejmigis antaŭe esceptajn kolektojn el iamaj kolonioj en Centra Afriko. Ĝi posedas la plej riĉan kaj plej faman kolekton de etnografiaj objektoj de Centra Afriko kaj la kompletajn arkivojn de Henry Morton Stanley.

Ekde la fino de 2018 la ekspoziciaj spacoj pritraktas ses temajn zonojn, interalie unu pri biologio kaj biodiverseco, alia pri artoj. Ankoraŭ alia zono traktas diversajn vivo-etapojn kiel naskiĝo, geedzeco, povo kaj morto. Ankoraŭ alia zono temas pri la riĉeco de Afriko, kun ne nur atento pri subteraj riĉecoj aŭ ligno, sed ankaŭ pri ĝia ĉefe juna loĝantaro[1].

Scienca graveco redakti

Ĝi estis unu el la dek unu sciencaj federaciaj institucioj en Belgio, situante en la Parko de Tervuren, oriente de Bruselo. La scienca intereso de la institucio etendiĝas super kvin diversaj kampoj:

Kritiko redakti

Iuj kritikas la novan nomon 'Afrikamuseum' pro la fakto ke la muzeo ĉefe traktas centran Afrikon kaj ne tutan Afrikon"[3]

En Belgio vivas ĉirkaŭ 250 000 afrikdevenaj homoj (2018)[4]. Laŭ Stella Nyanchama, aktivisto por la malkoloniigo de la spiritoj en Belgio, la plej multaj Afriko-muzeoj en Eŭropo ne estas aferkoncernaj por la afrika diasporo, ankaŭ ĉar la kolekto kutime ne estas farata de ili kun kolekto kiu estis organizita kiel kolonia heredaĵo.[3] La afrika artistino Laura Nsengiyumva konsideras la spacon kreitan por la afrika Diasporo en Belgio kiel "katastrofa" kaj aldonis ke multaj el ŝiaj rekomendoj estis ignoritaj[8]. Laŭ Kiza Magendane, nederlanda verkisto de konga origino, oni ekscias en la muzeo multon pri la kulturoj kaj ritoj de la afrika kontinento, sed li opinias ke la muzeo ne sufiĉe prilumas la kolonian pasintecon[9].

Ne eblas malfari la historion, sed korekte ĝin reverki, tion celis la reorientigo de la muzeo[3]. Gazeto en la svahilan raportas ke plej multaj nuntempaj belgoj ne komprenas la koloniajn krimojn de sia lando, ĉar la kolonia historio ne estas vere instruata en belgaj lernejoj kaj nek bone kontekstuate de tiaj muzeoj.[7]

Dokumenta filmo redakti

La dokumenta filmo "Palimpsest of the Africa Museum" (2018)[10] de Matthias De Groof kunlabore kun Mona Mpembele, sin demandas kio, post pli ol 100 jaroj da ekzisto, malhelpas kompletan senkolonigon de la muzeo kiu la plej granda kolonia muzeo en la monda kaj simbolo de aroganteco vidalvide de la ne-okcidentan.[11]

Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(nl) Oficiala retejo de la muzeo

(fr) Musée des civilisations noires (Muzeo pri la nigraj civilizacioj)

(fr) Africa Museum (Berg en Dal, Nederlando)

Vidu ankaŭ redakti

Libera Ŝtato Kongo

Patrice Lumumba

Demokratia Respubliko Kongo

Koloniismo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (nederlanda) Stefaan Anrys, Afrikamuseum Tervuren gaat in december weer open, MO-Magazine, la 31-an de majo, alirite la 8-an de decembro 2018.
  2. 2,0 2,1 (nederlanda) Hernieuwd AfricaMuseum opent na vijf jaar weer de deuren (Renovigita Afrika Muzeo malfermas post kvin jaroj denove la pordojn), Metro, p. 3, la 7-an de decembro 2018
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (nederlanda) S. Anrijs, Wereld kijkt met argusogen naar Tervuren, MO-Magazine, la 1-an de junio 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 (franca) La Belgique rouvre son musée de l’Afrique, hanté par le colonialisme, Jeune Afrique, AFP, la 9-an de decembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2018.
  5. (germana) Zentralafrika-Museum in Belgien öffnet wieder, Deutsche Welle, la 8-an de decembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2018.
  6. (angla) Teri Schultz, Belgium's revamped Africa Museum faces a dark colonial legacy, Deutsche Welle, la 8-an de decembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2018.
  7. 7,0 7,1 (svahila) Daniel Gakuba & Yusuf Saumu, Ubelgiji yalifungua tena ''Jumba la Makumbusho ya Afrika'' lenye utata (Belgio remalfermis 'kontestitan' afrikan muzeon), Deutsche Welle, la 9-an de decembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2018.
  8. (germana) Teri Schultz, Kolonialgeschichte: Belgien eröffnet neu konzipiertes Afrikamuseum, Deutsche Welle, la 8-an de decembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2018.
  9. Kiza Magendane, Het compromismuseum. Hoe geslaagd is de dekolonisatie van Tervuren? (La kompromisomuzeo. Kiel sukcesa estas la malkolonigo de Tervuren?), Ons Erfdeel, p. 27-37, n-ro 1, 2019.
  10. (fr) Dokumenta filmo "Palimpsest of the Africa Museum"
  11. (angla) Palimpsest of the Africa Museum, Cinergie.be,