Renáta Kónya Merlin
Renáta Kónya Merlin [kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Merlin Renáta estas hungara aktoro. Ŝia nomo eble estus Renáta Merlin Kónya.
Renáta Kónya Merlin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1991 (33-jaraĝa) en Subotica |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Renáta Kónya Merlin[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1991 en Subotica (Jugoslavio, nun en Serbio)
Biografio
redaktiRenáta Kónya Merlin apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Senta, poste inter 2010-2013 ŝi studis en aktorstudio de Teatro Magyar, pli poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2018. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza. Ekde 2021 ŝi estis membro de Teatro József Attila, sed intertempe ŝi havis rolojn ankaŭ en pluraj teatroj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
- Jenő Huszka: Bob herceg - Macintosh
- Anton Ĉeĥov: La Mevo - Arkadjina
- Attila Galambos: Sonĝoaŭto (teatra versio) – Vera Kovács (ina ĉefrolo)
- John Kander – Fred Ebb – Bob Fosse: Chicago – Liz
- Henrik Ibsen: Ha mi holtak feltámadunk – Maya
- Jean Racine: Fedro – titolrolo