Revenante Hejmen (filmo)

Revenante Hejmen (angle: Coming Home ) estas usona kontraŭmilita filmo de 1978 traktanta la Vjetnaman militon, reĝisorita fare de Hal Ashby kun Jane Fonda kaj Jon Voight en la gvidroloj.

Revenante Hejmen
filmo
Originala titolo Coming Home
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 feb. 1978, 28 apr. 1978, 26 maj. 1978, 26 maj. 1978, 31 maj. 1978, 2 jun. 1978, 10 aŭg. 1978, 25 aŭg. 1978, 1 sep. 1978, 9 sep. 1978, 21 sep. 1978, 27 sep. 1978, 6 okt. 1978, 1 nov. 1978, 2 nov. 1978, 7 dec. 1978, 25 jan. 1979, 12 mar. 1979, 15 maj. 1980, 28 jan. 1982, oktobro 1982
Ĝenro filma dramo, milita filmo, amafera filmo, politika dramo
Kameraado Haskell Wexler
Reĝisoro(j) Hal Ashby
Produktisto(j) Jerome Hellman • Bruce Gilbert
Scenaro Waldo Salt • Robert C. Jones • Nancy Dowd • Rudy Wurlitzer
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Paul McCartney
Rolantoj Jane Fonda • Jon Voight • Bruce Dern • Penelope Milford • Robert Carradine • Robert Ginty • Charles Cyphers • David Clennon • Mary Jackson • Pat Corley • Olivia Cole • Beeson Carroll • Bruce French • Willie Tyler • Kathleen Miller • Richard Lawson • Jonathan Banks • Marc McClure • Hal Ashby • Kathleen Miller • Tresa Hughes • Rita Taggart
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Drama • Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama • Cannes Film Festival Award for Best Actor • New York Film Critics Circle Award for Best Actor • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actress • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actor • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • National Board of Review Award for Best Actor • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Jane Fonda estis unu el la gvidantoj de la opozicio al tiu ĉi milito kaj suferis bojkoton de granda parto de la usona publiko, sed kiam la filmo aperis, tri jarojn post la fino de la milito, ĝiaj malpli agrablaj flankoj ekklariĝis kaj la filmo estis entuziasma ricevita kaj igis sukceson.

Jon Voight gajnis la Best Actor Award ĉe la Festivalo de Cannes ( 1978 )

La filmo gajnis tri Oskarojn en 1979:

kaj Voight kaj Fonda gajnis la saman jaron la Premion Ora Globo por Plej bona Aktoro - Dramo

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sally Hyde (Jane Fonda) estas la edzino de Bob Hyde (Bruce Dern), kapitano en la Usona Martrupo. Li estas motivita por servi sian landon en la Vjetnama milito. Sally adiaŭas de li, luas domon sur la strando, aĉetas sportaŭton kaj serĉas enspezigan laboron.

Ŝia amiko Vi Munson (Penelopo Milford) proponas al ŝi labori kiel volontulo en rehabilitadhospitalo por la militvunditaj. La frato de Vi, Bill, ankaŭ estas hospitaligita en tiu hospitalo, suferante de posttraŭmata stresmalsano post servado en Vjetnamio.

Sally renkontas por la unua fojo la sekvojn de la milito - vunditaj homoj de diversaj gradoj indignas pri sia vivsituacio, ke la ŝtato forlasis ilin kaj oni pli kaj pli kverelas pri la neceso de tiu-ĉi milito.

Ŝi renkontas Serĝenton Luke Martin ( Jon Voight ) kiu diplomiĝis de la sama mezlernejo kaj nun estas paralizita en la malalta duono de sia korpo sekve de vundiĝo kiu li ricevis en batalo en Vjetnamio. Li estas kolera kaj indignema pri sia kondiĉo, malbenas la medicinan kunlaborantaron kaj faras ĥaoson en la hospitalo ĝis ili estas devigitaj perforte ligi lin al la lito. En tiu situacio Sally kontaktas lin kaj li rekonas ŝin kiel huraistino en la lernejaj sportludoj. Kun la paso de tempo li pli kaj pli malstreĉiĝas en dank' al ŝia kompanio kaj ameca rilato formiĝas inter ili.

Sally venas por renkonti sian edzon, kiu ricevis ferion en Honkongo. Ŝi vidas konsiderindan ŝanĝon en lia mensa stato. Li rakontas al ŝi pri la abomenaĵoj kiujn soldatoj kaj komandantoj kiuj studentiĝis ĉe West Point faras en la vilaĝoj en Vjetnamio kaj li estas honta pri la situacio en kiu la Martrupo kun ĝia glora tradicio trovas sin.

Bill, la frato de Vi, estas en profunda depresio kaj svenas en la hospitalo injektante aeron en siajn vejnojn. Ĉi tio ago de sindamaĝo tre vundas al Luke kaj li decidas agadן kontraŭ la milito. Li ĉenas sin al la pordego de la rekruta oficejo kaj estas arestita. Li aperas en televido kaj predikas tie kontraŭ la milito.

Sally kiu revenis de Honkongo vidas Luke'n en televido kaj amikeco por li fariĝas amo. Ili havas sekson kaj ŝi spertas sian unuan orgasmon.

FBI- agentoj sekvas ilin, fotas kaj registras iliajn renkontiĝojn. Bob revenas de Vjetnamio post esti vundita en la kruro per kuglo. En la filmo, oni vidas lin eliri de la aviadilo kun la vunditoj sur brankardoj kaj ĉerkoj kovritaj per la usona flago.

Bob estas invitita al la unuo de armea spionado kie al li estas montrita pri ĉiuj signoj de la rilato inter Sally kaj Luke. Komence li prenas ŝarĝitan fusilon kun bajoneto kaj intencas mortigi Sally kaj Luke'n sed en la lasta momento li trankviliĝas, forlasas ilin kaj iras al la strando kie li malvestas siajn armeajn vestaĵojn, nudiĝas kaj eniras la maron nuda.

Ĉe la fino, Luke vidiĝas prelegi antaŭ junaj homoj kiuj estos baldaŭ rekrutitaj. Post kiam la reprezentanto de la marsoldatoj klarigas al ili la gravecon de la milito al Usono, li aperas tie kaj klarigas al ili la vanecon de la milito kaj rakontas ekzemplon pri li mem kaj lia milita sperto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bibliografio redakti

  • Norden, Martin F, The Cinema of Isolation: a history of physical disability in the movies, Rutgers University Press, 1994, (ISBN 0-8135-2104-1)
  • Peary, Danny, Alternative Oscars, Delta, 1993. (ISBN 0-385-30332-7)
  • Wiley, Mason & Bona, Damien, Inside Oscars, Ballantine Books, 1996, (ISBN 0-345-40053-4)

Eksteraj ligiloj redakti