Richard Weiner

ĉeĥa poeto, verkisto kaj ĵurnalisto

Richard Weiner (naskiĝis la 6-an de novembro 1884 en Písek – mortis la 3-an de januaro 1937 en Prago) estis ĉeĥa poeto, verkisto kaj ĵurnalisto, en kies verkaro plej multe elstaras trajtoj de ekspresionismo.

Richard Weiner
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1884 (1884-11-06)
en Písek
Morto 3-an de januaro 1937 (1937-01-03) (52-jaraĝa)
en Prago
Mortis per stomaka kancero vd
Lingvoj ĉeĥafranca vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago vd
Profesio
Okupo ĵurnalistokemiisto • romanisto • verkisto • poeto • kritikistopublikigistotradukisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismo • translation from French vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Weiner studis en 1902 gimnazion kaj kvar jarojn poste kemion – fakon bierfarado, al kiu li tamen fine ekpreferis literaturon. Dum la 1-a Mondmilito li batalis en Serbio, sed en 1915 li devis esti liberigita de soldatservo pro nervokolapso. Post fino de la milito en 1918 li komencis orientiĝi pri publikiga agado, komence en la redaktejo de Lidové noviny, jaron pli poste kiel korespondanto el Parizo, de kie li verkis felietonojn, politikajn artikolojn kaj recenzojn pri franca literaturo. Longjara restado en Francio kaj kontakto kun tieaj artistoj havis gravan influon je karaktero de lia verkaro. En liaj lastaj poemkolektoj kaj rakontoj angoro evoluas al fremdiĝo for de la mondo, en kies perceptado miksiĝas realeco kun halucinoj.

Weiner restis siatempe ĉe ĉeĥa legantaro subtaksita, sed lia influo je pluaj generacioj de ĉehcaj poetoj estis eksterordinara (oni nomu Jiří Orten, Jiří KolářIvan Blatný).

Verkaro redakti

  • poemkolektoj Pták, 1913, a Usměvavé odříkání, 1916 – sub influo de Karla Čapka kaj aliaj, kun trajtoj de vitalismo
  • Netečný divák, 1917 – unua proza verko kaj samtempe turniĝo al pli angora perceptado de la mondo
  • Rozcestí, 1918 – poemkolekto
  • Lítice, 1918 – tre ekspresionisma rakontokolekto, verkita sub influo de militaj travivaĵoj kaj traŭmoj
  • Škleb, 1918 – konata rakontokolekto
  • Mnoho nocí, 1928 – poemaro
  • Zátiší s kulichem, herbářem a kostkami, 1929 – poemaro
  • Mezopotamie, 1930 – básnická sbírka
  • Lazebník, 1929 – poemaro
  • Hra doopravdy, 1934 – rakontoj

Literaturo redakti

  • Chalupecký, Jindřich: Richard Weiner, Praha 1947
  • Chalupecký, Jindřich: Expresionisté, Praha 1992
  • Langerová, Marie: Weiner, Brno 2000
  • Srp, Karel: Nepovědomé body. Josef Šíma, Richard Weiner a skupina Le Grand Jeu. En: magazino Umění (Arto), 2004, vol. 52, n-ro 1, p. 11-36.- Kun anglalingva resumo.

Eksteraj ligiloj redakti