Ivan Blatný

ĉeĥa poeto, membro de la Grupo 42 kaj esperantisto

Ivan Blatný (naskiĝis la 21-an de decembro 1919 en Brno, mortis la 5-an de aŭgusto 1990 en Colchester, Granda Britio) estis ĉeĥa poeto, membro de la arta grupo Skupina 42 (Grupo 42) kaj esperantisto. Li forlasis sian landon en 1948. Tamen, li trovis la vivon en ekzilo malfacila. Dum lia pli posta vivo en Anglio, li pasigis siajn tagojn en diversaj mensaj malsanulejoj kaj suferis de paranojaj timoj ke agentoj de la ĉeĥoslovaka ŝtatsekureco eble kidnapos lin kaj resendos lin al Ĉeĥoslovakio.

Ivan Blatný
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1919 (1919-12-21)
en Brno
Morto 5-an de aŭgusto 1990 (1990-08-05) (70-jaraĝa)
en Colchester
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥagermana
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Masaryk-Universitato
Familio
Patro Lev Blatný
Okupo
Okupo tradukisto • poeto • esperantisto
TTT
Retejo http://www.martinreiner.cz/7-ivan-blatny
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la ĉeĥa verkisto Lev Blatný. Li multe vojaĝis kun siaj gepatroj. Tamen, lia patro mortis en 1930 (Ivan Blatný estis nur 11 jarojn maljuna tiutempe) kaj malpli ol tri jarojn poste lia patrino ankaŭ mortis. Post tio, liaj patrinflankaj geavoj prizorgis lin.

Blatný frekventis mezlernejon kaj poste studis la ĉeĥan, la germanan kaj Esperanton en la Filozofia Fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno, sed li ne finis la studojn pro la eksplodo de la milito, ĉar ĉiuj ĉeĥaj lernejoj kaj universitatoj estis fermitaj de la germanoj.

Post diplomiĝo ĉe kolegio kaj la morto de sia avo (Arnold Klíčník) en 1935, li prizorgis optikan komercon, kiun li heredis de sia avo en la strato Solniční, kiu subtenis lin ĝis li ekziliĝis.

Dum tiu ĉi tempo li ankaŭ kontribuis al pluraj literaturaj revuoj. Lia unua verko, la poemaro Paní Jitřenka, estis eldonita en 1940. Jaron poste, li publikigis la poemkolekton Melancholické pozáchky, kiu gajnis nacian konkurson.

Li komencis verki poezion en 1927. Dum ankoraŭ studento de la gimnazio, li en 1928 partoprenis en literatura konkurso de la gazeto Lidové noviny. Komence de sia literatura agado li estis apogita fare de Vítězslav Nezval. Poste li estis membro de la avangarda literatura kaj arta grupo "Grupo-42" (1942-1948) kiu ekformiĝis fine de la 1930-aj jaroj. Ĝi inkluzivis, interalie, la poeton Jiří Kolář, teoriisto de literaturo kaj arto kaj la tradukiston Jindřich Chalupecki. Blatný publikigis plurajn volumojn de poezio inter 1940 kaj 1947[1].

Post la milito li aliĝis al la Komunista Partio. En 1948 li foriris kune kun delegacio de la Verkista Unio al Anglio, de kie li ne revenis. En Ĉeĥoslovakio, li estis konsiderita perfidulo, senigita de siaj posedaĵo kaj civitanaj rajtoj kaj iĝis malpermesita poeto. Li estis forpelita el la nacia verkista unio kaj el la komunista partio.

Dum lia ekzilo, Blatny laboris por la radicstacioj BBC kaj Radio Free Europe. Baldaŭ li montris simptomojn de paranoja skizofrenio, iluziojn de persekutado fare de la KGB (la aŭtoritatoj de Ĉeĥoslovakio vere provis atingi ke li revenu per la sekurecaj servoj). Post 1954, li pasis 9 jarojn en psikiatriaj klinikoj en kiu li mortis en unu el tiuj, nome tiu en Colchester [2]. Li mortis pro emfizemo kaj liaj cindroj estis en 1991 alportitaj de Britio al Brno kie li estas entombigita en la centra tombejo.

En 1982, la BBC kaj norvega televido faris dokumentarion pri Blatný.

Malgraŭ lia entuziasmo por la Velura Revolucio, li decidis resti en Anglio ĝis sia morto, pri kiu li informis en 1990 per letero la tiaman prezidenton Václav Havel.

Karakterizaĵoj de kreivo redakti

Blatny mem difinis sian poezion kiel superrealisma. La karakteriza ruzo de Blatny estis plurlingveco: li uzis en siaj poemoj ekz. enmetoj en la angla, germana, franca, itala, greka, rusa kaj Esperanto kiel en la poemo Zpěv (Kantado). Laŭ la literaturkritikisto Petr Král, la poemoj de Blatný fariĝis loko de libera kolizio de heterogenaj informoj pri la mondo (...) konstelacioj de diversaj nomoj, mesaĝoj, foje ankaŭ diversaj lingvoj. La poemaro The Drug of Art (traduko al la angla el ĉeĥaj kaj anglaj originaloj)[3] ampleksas poemojn el 50 jaroj da lia kariero kaj estas rimarkinda ĉar ĝi estas la unua grava poemaro de Blatny en la angla, inkluzive de liaj plurlingvaj poemoj[4].

Esperanto redakti

Esperanton li komencis lerni la 28-an de majo 1931 en kurso de Marie Strejčková. La 1-an de majo 1933 li partoprenis en disaŭdigo de Verda Stacio en Brno.

Esperantajn vortojn li uzis en kelkaj ĉeĥlingvaj poemoj, ekz. Zpěv (Kantado) pri onklo Josefo lernanta la internacian lingvon.

Verkaro redakti

Poezio redakti

Liaj poemoj estis eldonitaj en la angla, franca, germana, hispana kaj pola.

  • 1940 : Paní Jitřenka (La kanto de Venuso)
  • 1941 : Melancholické procházky (Melankoliaj promenadoj)
  • 1945 : Tento večer (Tiu sama vespero)
  • 1947 : Hledání přítomného času (Serĉante la nunan tempon)
  • 1979 : Stará bydliště (Malnova loĝloko)
  • 1982 : (samizdato) - 1994 (oficiale en Ĉeĥio): Pomocná škola Bixley (Bixley Auxiliary School aŭ Speciala lernejo Bixley)

Prozo redakti

  • Zpěv (Kantado)
  • Hra na povídku (Rakontludo) kune kun Jiří Orten
  • Druhá hra na povídku (La dua teatraĵo pri novelo) kune kun Jiří Orten

Porinfanaj libroj redakti

  • Na kopané (Por piedpilko) – 1946
  • Jedna, dvě, tři, čtyři, pět (Unu, du, tri, kvar, kvin) – 1947

Honoroj redakti

En 1997 li estis postmorte premiita per la Medalo de Merito (Medaile Za zásluhy), 1-a grado[5].

Memorloko redakti

La 12-an de julio 1994 ĉe la grajna merkato n-ro 4 (Obilní trh 4) estis malkovrita memortabulo, memorigante, ke la poeto Ivan Blatný loĝis ĉe la familio de sia onklo Arnold Klíčník en tiu ĉi domo je la tria etaĝo.

La 10-an de septembro 2020, unu el la stratoj en Ipswich estis ceremonie nomita laŭ Ivan Blatný en ĉeesto de urbaj reprezentantoj kaj la ĉeĥa ambasadoro en Britio, Libor Sečka. Ĝi estas strato en la loko kie troviĝis la psikiatria institucio, kie la ĉeĥa poeto pasigis naŭ jarojn de sia vivo. Pro tiu honorigo Ivan Blatný fariĝis la kvina ĉeĥo, post Bedřich Smetana, Jan Palach, Václav Hollar kaj Jan Hus, laŭ kiu unu el la stratoj en Britio estas nomata.

Bibliografio redakti

(cs) Martin REINER, Básník. Román o Ivanu Blatném (Pri poeto kaj verkisto Ivan Blatný), 1-a eld. 2014, Prago: eld. Torst. 600 paĝoj, ISBN 978-80-7215-472-2

En Esperanto redakti

  • Kluba kroniko de Esperantista Klubo en Brno 1930-1934
  • Verda Stacio, 1937

Referencoj redakti

  1. (de) Informoj pri la aŭtoro Ivan Blatny ĉe Perlentaucher, kultura revuo.
  2. «Ivan Blatny: the strange story of a Czech poet in English exile». Radio Prago Internacia, la. 22-an de februaro 2004.
  3. (en) Translator's Note - The Drug of Art by Ivan Blatný (PDF), Researchgate, januaro 2007.
  4. (en) The Drug of Art: Selected Poems, Goodreads,
  5. (cs) Seznam vyznamenaných, Pražský hrad