Risto Ahti
Risto Tapani AHTI, naskiĝinta 27-a de aŭgusto 1943 en Lahti estas finna poeto kaj tradukisto. Li estas libera aŭtoro ekde 1992. Li estas publikiginta pli ol 20 poemkolektojn. Li ankaŭ faris poemtemajn programojn en radio. Li tradukis poemojn almenaŭ el William Blake, Kahlil Gibran kaj J. L. Runeberg. Poemoj de Ahti estas tradukitaj al pli ol 20 lingvoj. Li ricevis multajn premiojn. Li loĝas en Tampereo. Li estas edzo kaj havas tri infanojn. Lia unua libro Talvi on harha aperis en 1967.
Risto Ahti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1943 (78-jara) en Lahti |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Internacia Verkada Programo |
Okupo | |
Okupo | poeto • kritikisto • instruisto |